La '''Universitato Vilno''' ([[litove]]: ''Vilniaus Universitetasuniversitetas''; [[latine]]: ''Universitas Vilnensis'') estas la plej granda [[publika universitato]] en [[Litovio]] kaj unu el la plej malnovaj universitatoj en [[orienta Eŭropo]] – ĝi fondiĝis dum la jaro [[1578]]. La universitato konsistas el 12 fakultatoj, 8 universitataj institutoj kaj 10 studaj kaj esploraj centroj. Ligitaj estas 3 universitataj malsanulejoj, astronomia observejo, botanika ĝardeno, universitata komputila centro kaj la universitata preĝejo Sankta Johano.