Grodków: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ŝanĝo de kategorio: Urboj de Opolio -> Urboj de Opola provinco per AWB
formatigo de titoloj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 44:
| vikinovaĵoj =
}}
'''Grodków''' ([[germane]] '''Grottkau''') estas urbo en la provinco [[Opolio]] de [[Pollando]]. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Grodków en [[distrikto Brzeg]] (germane ''Brieg''), post kiam ĝis la jaro 1975 ekzistis aparta [[distrikto Grodków]]. Ĝis la jaro 1945 la urbo apartenis al [[Germanio]] kaj havis germanlingvan loĝantaron, kiu estis forpelita ĝis la jaro 1947. Ĝin anstataŭis poloj el pli orientaj regionoj.
 
[[dosieroDosiero:SM Grodków Brama Ziębicka (0) ID 609915.jpg|eta|maldekstra|<center>unu el la kvar urbopordegoj el la mezepoko]]
Laŭ skribaj dokumentoj en 1234 ĝi nomiĝis ''Grodcov'', kiam la princo [[Henriko la 1-a (Pollando)|Henriko la 1-a]] fondis du vilaĝojn laŭ la [[Magdeburga juro]] (Malnova kaj Nova Grodcov). Jam pli frue estis ĉi tie [[setlejo]], kiu en 1210 nomiĝis ''villa Grodcobichi''. Henriko vokis germanajn setlistojn, kiuj plimultigis la loĝantaron de vilaĝo al urbo, kaj en 1278 la loĝloko estis translokigita je kvin kilometroj: nova urbocentro ekestis laŭplane, ĉirkaŭiĝis per cirkla remparo, kaj de la centra placo kvar ĉefaj placoj krucoforme gvidis al la kvar urbopordegoj ''Neisser, Münsterberger, Breslauer'' kaj ''Löwener Tor''. La urbo apartenis unue al la duklando Breslaŭo/Vroclavo, kaj ekde 1311 al la duklando Brieg/Brzeg. En 1344 ĝi iĝis parto de la episkopa princlando Neisse/Nysa, kiu ekde 1342 estis vasala ŝtato de [[Krono Ĉeĥa|Bohemio]]. Ties reĝo donis al la episkopoj de Breslaŭo/Vroclavo la rangon "dukoj de Grottkau", kiu do atingis la rangon de duklando. Ĝis la sekularigo de la episkopa lando en 1810 la episkopoj havis la titolon "princo de Neisse kaj duko de Grottkau".
 
En la husanaj militoj la urbo forte difektiĝis. Por protekti la loĝantaron de pliaj danĝeroj, la sileziaj princoj en 1427 kunvenis en Grottkau kaj konsentis pri reciproka defendo kontraŭ la husanoj. En 1742 la regiono iĝis parto de la [[reĝlando Prusio]].
 
== Partneraj urboj ==
* [[Beckum]], [[Germanio]]
* [[Bohumín]], [[Ĉeĥio]]
* [[Heringsdorf]], Germanio
* [[La Celle-Saint-Cloud]], [[Francio]]
* Borŝĉivo, en [[Ternopila provinco]] de [[Ukrainio]]
 
== Gravuloj ==
* [[Melchior Adam]]
 
{{projektojProjektoj}}
{{Ĝermo|Pollando}}
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Urboj de Opola provinco]]