Nynorsk: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
historiaj kaj lingvistikaj aldonoj bazitaj sur mia esperanta prelego pri nynorsk. unua parto (faros sekvajn aldonojn poste)
lingvistikaj aldonoj, parto 2
Linio 4:
Ekde 1885 ĝi havas statuson de ŝtata lingvo same kiel bokmål.<ref>https://nn.wikipedia.org/wiki/Jamstellingsvedtaket</ref> 11,9% de la [[Norvegoj|norvega popolo]] loĝas en komunumoj kiuj elektis uzi nynorsk kiel la preferatan skriblingvon por siaj oficialaj dokumentoj.
 
Kiam Aasen kreis la novnorvegan, li preferis la kamparajn dialektojn, kiel pli proksimajn al la [[Malnovnorvega lingvo|malnovnorvega]] kaj tial pli norvegajn laŭ li, al la urbaj dialektoj, kiuj suferis fortan influon de la [[Dana lingvo|dana]]. Tial lia lingvo komence nomiĝis landsmål ['''lans'''mol], t.e. "kampara lingvo" (sed ankaŭ "lingvo de la lando"). En 1929 ĝi oficiale ricevis la nomon nynorsk.<ref>https://en.wikipedia.org/wiki/Nynorsk#History</ref> Sed la vorto landsmål estas uzata ĝis nun por indiki la novnorvegan uzatan ĝis la komenco de la 20-a jarcento, ĉar ĝi havas rimarkeblajn diferencojn de la moderna nynorsk, multe ŝanĝita de la ŝtato dum provoj unuigi nynorsk kaj bokmål.<ref>https://nn.wikipedia.org/wiki/Samnorsk</ref> Ekzistas ankaŭ homoj, kiuj provas daŭrigi la tradicion de landsmål kaj skribi simile al ĝi niatempe; ilia formo de nynorsk nomiĝas ofte høgnorsk ("altnorvega").<ref>https://en.wikipedia.org/wiki/Høgnorsk</ref>
 
La ĉefa principo, kiun Aasen sekvis kreante la novnorvegan, estis etimologia kaj morfologia konsekvenco. Alia grava trajto de nynorsk estas purismo.<ref>https://nn.wikipedia.org/wiki/Nynorsk</ref> Aasen celis anstataŭigi kiel eble plej multajn pruntovortojn el la dana kaj [[Germana lingvo|germana]] kaj internaciajn vortojn per originaj norvegaj vortoj, uzante la riĉecon de la norvegaj dialektoj. Dum multaj reformoj nynorsk tamen pruntoprenis amason de fremdaj vortoj, sed daŭre evitindas la t.n. anbehe(i)telse-vortoj, t.e. vortoj kun germandevenaj afiksoj kiel an-, be-, ge-, er-, -he(i)t kaj -else.<ref>https://nn.wikipedia.org/wiki/Anbeheitelse</ref> Por nynorsk estas ankaŭ tipe, ke ĝi evitas oficialstilan lingvaĵon: longajn frazojn, verbajn substantivigojn, [[Pasiva voĉo|pasivon]], [[Genitivo|genitivon]] k.s.
 
== Vidu ankaŭ ==