Nynorsk: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Ĝustigis ortografion
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto per poŝtelefona aplikaĵo Redakto de Android-aplikaĵo
Linio 1:
'''Nynorsk''' {{prononco|'''ni'''norsk}} / [<nowiki/>[[Prononco|'''ni'''noŝk]]] ("novnorvega") estas la due plej vaste uzata maniero por skribi la [[Norvega lingvo|norvegan lingvon]], post [[bokmål]]. La novnorvega apartenas al okcidentskandinavaj lingvoj same kiel la [[Islanda lingvo|islanda]] kaj la [[Feroa lingvo|feroa]].<ref>https://en.wikibooks.org/wiki/Introduction_to_Nynorsk/Nynorsk_and_the_other_Nordic_languages (angle)</ref> Ĝi estas [[interdialekta normlingvo]] konstruita surbaze de konservemaj norvegaj dialektoj fare de [[Ivar Aasen]] kaj finkreita en [[1850]].
 
La ĉefa principo, kiun Aasen sekvis kreante la novnorvegan, estis etimologia kaj morfologia konsekvenco. Alia grava trajto de nynorsk estas purismo.<ref>https://nn.wikipedia.org/wiki/Nynorsk (norvege)</ref> Aasen celis anstataŭigi kiel eble plej multajn pruntovortojn el la dana kaj la [[Germana lingvo|germana]] kaj internaciajn vortojn per originaj norvegaj vortoj, uzante la riĉecon de la norvegaj dialektoj. Dum multaj reformoj nynorsk tamen pruntoprenis amason de fremdaj vortoj, sed daŭreplu evitindas la t.n. anbehe(i)telse-vortoj, t.e. vortoj kun germandevenaj afiksoj kiel an-, be-, ge-, er-, -he(i)t kaj -else.<ref>https://nn.wikipedia.org/wiki/Anbeheitelse (norvege)</ref> Por nynorsk estas ankaŭ tipe, ke ĝi evitas oficialstilan lingvaĵon: por la norvega tio estas longaj frazoj, verbaj substantivigoj, [[Pasiva voĉo|pasivo]], [[genitivo]] k.s.
 
Aasen preferis kamparajn dialektojn, (kiel pli proksimajn al la [[Malnovnorvega lingvo|malnovnorvega]] kaj tial pli norvegajn laŭ li,) al urbaj dialektoj, kiuj suferis fortan influon de la [[Dana lingvo|dana]]. Tial lia lingvo komence nomiĝis landsmål, t.e. "kampara lingvo" (sed ankaŭ "lingvo de la lando"). En 1929 ĝi oficiale ricevis la nomon nynorsk.<ref>https://en.wikipedia.org/wiki/Nynorsk#History (angle)</ref> Sed la vorto landsmål estas uzata ĝis nun por indiki la novnorvegan uzatan ĝis la komenco de la 20-a jarcento, ĉar ĝi havas rimarkeblajn diferencojn de la moderna nynorsk, multe ŝanĝita de la ŝtato dum provoj unuigi nynorsk kaj bokmål.<ref>https://nn.wikipedia.org/wiki/Samnorsk (norvege)</ref> Ekzistas ankaŭ homoj, kiuj provas daŭrigi la tradicion de landsmål kaj skribi simile al ĝi niatempe; ilia formo de nynorsk nomiĝas ofte høgnorsk ("altnorvega").<ref>https://en.wikipedia.org/wiki/Høgnorsk (angle)</ref>
 
Ekde 1885 nynorsk havas statuson de ŝtata lingvo same kiel bokmål.<ref>https://nn.wikipedia.org/wiki/Jamstellingsvedtaket (norvege)</ref> 11,9% de la [[Norvegoj|norvega popolo]] loĝas en komunumoj kiuj elektis uzi nynorsk kiel la preferatan skriblingvon por siaj oficialaj dokumentoj.