Akustika basgitaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 11 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q424017)
esperantigita parametro, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''Akustika basgitaro''' estas [[liuto|liutinstrumento]] el la gitarfamilio kaj estas agordata kiel [[elektra basgitaro]] aŭ [[kontrabaso]].
 
[[dosieroDosiero:Akustikbass.jpg|500px|thumbeta|Kvinkorda akustika baso, produktanto Ovation. Fosforbronzaj kordoj de la agordo B2-E1-A1-D-G. Enmuntita en la ponton estas piezoelektra sonprenilo, de ekstere ne videble. En la korpo troviĝas antaŭ amplifilo kun sonregulilo kaj agordilo, funkcianta per baterio]]
[[dosieroDosiero:AlexmitBass.jpg|200px|thumbeta|Seskorda frethava akustika basgitaro de gitarkonstruisto Stoll dum priludado]]
 
En la ĉiutaga lingvo la akustika basgitaro nomiĝas nur „akustikbaso“. Laŭ konstrumaniero ĝi similas al [[gitaro]], havas tamen iomete pli grandan korpon. Oni devas distingi ĝin de la [[basgitaro]], kiu estas konstruata unuflanke kun du koloj kaj aliaflanke ankaŭ kiel [[basinstrumento]] de la klasika koncertgitaro.
 
La elektra basgitaro ekde la 1950-aj jaroj pli kaj pli venkis kiel pli facile manuzebla alternativo al kontrabaso. Ĝi havas la malavantaĝon, ke oni povas ludi ĝin manke de [[resonkesto]] nur elektre amplifate. Kiel alternativo aperis la akustika basgitaro, kiu havas ĝuste tiun resonkorpon kaj do estas ludebla ankaŭ neamplifite. Laŭ aspekto ĝi similas al akustika gitaro. Ĝi estas ĉefe kvarkorda, foje ankaŭ havebla laŭ kvin- aŭ seskorda versio. Oni agordas la instrumenton kiel kontrabaso aŭ elektra basgitaro traire en [[kvarto]]j: kiel kvarkordilo en '',E-,A-D-G'', kiel kvinkordilo plejofte kun malalta B-kordo, pli malofte kun alta C-kordo.
Linio 13:
 
La trairoj al similaj instrumentspecoj estas fluaj. Unue ekzistas „duonakustikaj“ instrumentoj kun etaj resonujoj, kiuj akustike taŭgas maksimume nur por ekzercado (ekz. la basgitaro de firmao Höfner, do la„[[Beatles]]-baso“ populariĝinta fare de [[Paul McCartney]]). Ĉi tiuj kutime disponas pri kutimaj ŝtal- aŭ nikelkordoj kaj elektromagnetaj sonpreniloj. Aliaflanke ankaŭ ekzistas instrumentoj, kiuj laŭ grando kaj parte ankaŭ laŭ strukturo (pikilo, kordtenilo, sontruoj) tendencas al [[elektra kontrabaso]] aŭ kontrabaso (ekzemple ''Takamine B10'').
 
{{Projektoj}}
 
[[Kategorio:Gitaroj]]