Diskuto:Pederastio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: ŝanĝo de listiga maniero de Ŝablono:Komento
Aidas (diskuto | kontribuoj)
 
Linio 49:
:La pederastiaj kutimoj ĉe la afrikaj triboj, nandiaj, kerakiaj ktp, aperas funde klarigitaj kaj dokumentitaj en la ''Libro de la vida sexual'' de la psikiatro Juan José López-Ibor (Barcelono: Danae, 1968). Ankaŭ la libro ''Alicia en el lado oscuro'' (Madrido: Imagine, 2004), grava kaj konata studo pri la pedofilio kaj ĝia historio de la esploristo Pablo Santiago, entenas (sub)ĉapitron pri la pederastio ĉe la afrikaj triboj (titolitan "Afrikaj triboj"), en kiu oni klarigas tiajn kutimojn kaj ritojn, kaj en kiu oni citas la verkon de López-Ibor. Tiuj verkoj ne estas enretigitaj. Mi uzis tiujn verkojn kiel referencon plurfoje en miaj artikoloj, kaj pli specife kiel referencon pri la pederastiaj kutimoj kaj ritoj en Afriko. Tamen, la artikolo "Pederastio en Afriko" (nun kunligita al ĉi tiu artikolo) ŝajne ne entenis tiujn fontojn pro tio, ke la enhavo estis provizora: mi nure kreis la artikolon kun kelkaj bazaj informoj kaj prokrastis la plibonigon kaj enŝovon de referencoj. Post verki tiun ĉi mesaĝon mi inkludos la cititajn referencojn.--[[Uzanto:Pangea|Pangea]] ([[Uzanto-Diskuto:Pangea|diskuto]]) 17:38, 15 Jan. 2014 (UTC)
::Vi diras: "(...) pederastio laŭ la difino estas seksuma rilato inter '''pli aĝa viro''' kaj '''vira adoleskulo''' (jam generopova, do kapabla je [[ejakulo]]), dum [[pedofilio]] simplige estu ama aŭ (konsenta) seksuma rilato inter plenkreskulo kaj infano antaŭpubera.". Tiuj difinoj ne estas ekzaktaj. La [[Monda Organizaĵo pri Sano]] en sia [[Internacia Klasifiko de Perturboj]]<ref>[http://www.who.int/classifications/apps/icd/icd10online/ Internacia Klasifiko de Malsanoj, IKP-10, versio 2010] - Vidu [http://apps.who.int/classifications/apps/icd/icd10online/ kodo F65.4].</ref>, kaj la [[Usona Asocio pri Psikiatrio]] en sia [[Diagnoza kaj Statistika Manlibro de Mensaj Malordoj]] (DSM)<ref>[http://www.behavenet.com/capsules/disorders/pedophiliaTR.htm DSM-IV-TR: Paedophilia], kodo 302.2.</ref> difinas pedofilion kiel elementan ''seksinklinon'' de plenkreskuloj al antaŭadoleskaj aŭ fruadoleskaj infanoj (klarigante, aliflanke kaj parenteze, ke pedofilio povas okazi ankaŭ ĉe neplenkreskuloj, nome ĉe adoleskantoj). Do, pedofilio nur estas, laŭ la oficiala medicina difino, seksa inklino al antaŭadoleskaj aŭ fruadoleskaj infanoj, ne nepre kunigita al seksrilatoj. La difino kiun vi donas de pederastio estas nur tiu de la ''samseksema'' instituciigita pederastio ĉe la antikvaj grekoj. Tiu difino ne nepre kongruas kun la nunaj medicinaj kaj juraj difinoj, kiuj ne distingas inter samseksema aŭ aliseksema pederastio. Do, artikolo pritraktanta pederastion en ĝenerala maniero povas ja paroli jen pri samseksema, jen pri aliseksema pederastio, kiel la kazo de la kutimoj ĉe la nandiaj triboj kiujn vi aludas.--[[Uzanto:Pangea|Pangea]] ([[Uzanto-Diskuto:Pangea|diskuto]]) 18:22, 15 Jan. 2014 (UTC)
 
Mi ne havas aliron al la hispana verkaĵo ''Libro de la vida sexual'' de la psikiatro Juan José López-Ibor (Barcelono: Danae, 1968), kaj havas nenian ideon pri kiuj etnoj povus temi la frazoj pri la "Kerakioj" kaj pri la "Sivaoj de Nord-Afriko". Ĉar la asertoj pri tiuj etnoj ja vere ne ŝajnas esti "universale konataj faktoj" (vidu supre), despli bonvenus almenaŭ identigi tradukon de la etnonomoj "Kerakioj" kaj "Sivaoj" al alia lingvo (jam la hispana sufiĉus)!!! [[Uzanto:Aidas|Aidas]] ([[Uzanto-Diskuto:Aidas|diskuto]]) 11:51, 9 nov. 2019 (UTC)
 
==Nepravigebla kunligo de artikoloj==
Reiri al la paĝo "Pederastio".