Islama filozofio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
La islama tradicio kombinas kelkajn pensojn de la [[novplatonismo]] kaj de la [[aristotelismo]] kun aliaj konceptoj kiuj estis aligitaj pere de la disvolvigo de [[Islamo]]. Kelkaj gravaj filozofoj kiel la araba [[Al-Kindi]] kaj la persaj [[Al-Farabi]] kaj [[Aviceno]], same kiel [[Ibn Tufail]] kaj [[Ibn-Ruŝd]], devenaj el Iberio, precizigis kelkajn interpretojn de [[Aristotelo]] kiuj poste estis absorbitaj de la judaj kaj kristanaj saĝuloj. La historio de la islama filozofio enhavas gravajn ekzemplojn de aliaj filozofoj kiuj frontos grandan nombron de demandoj kiuj finfine influis la mezepokan [[skolastikismo]]n de [[Eŭropo]], inter kiuj troviĝis [[Algazelo]] kaj Mulla Sadra.
 
Same kiel okazas en aliaj filozofiaj sistemoj, ankaŭ en la Islama filozofio estas diversaj [[skolo]]j, inter kiuj menciindas la peripatetika aŭ promenema skolo (''maŝŝa'') inspirita en Aristotelo kaj reprezentata de Aviceno, la skolo Iŝrak, bazita sur la pensaro de Ŝahab al-Din Suhraŭardi (1154-1191), konata ankaŭ per la nomo de Ŝeiĥ al-Iŝrak, kaj la skolo de la Transcenda Filozofio, disvolvigita de la persa filozofo Mulla Sadra kaj la raciisma skolo de [[Ibn-Ĥaldun]].
 
==Vidu ankaŭ==