Esperanto en nacilingvaj tekstoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
→‎Tekstoj en la germana: Clemens J. Setz: Ein Meister der alten Weltsprache. William Auld. 2018.
Linio 24:
 
* 2017. Sandra Richter: ''Eine Weltgeschichte der deutschsprachigen Literatur'' [Mondhistorio de la germanlingva literaturo]. München: Bertelsmann. – Interkultura historio de la germana literaturo, kiu traktas ankaŭ la efikojn de la germana al la esperanta literaturo, precipe la tradukojn de Zamenhof. Ĝi trotaksas la tradukon de ''La rabistoj'' de [[Friedrich Schiller]] kiel fondodokumenton de la Esperanto-movado.
 
* 2018. [[Clemens J. Setz]]: ''Ein Meister der alten Weltsprache. William Auld'' [Majstro de la malnova mondolingvo. William Auld]. Heidelberg: Wunderhorn. – Teksto de prelego, en kiu grava nuntempa aŭtoro prezentis la poezion de [[William Auld]] al germanlingva publiko.
 
* 2019. [[Hans Magnus Enzensberger]]. ''Eine Experten-Revue in 89 Nummern.'' Berlin (Suhrkamp). p. 134-137. Enzensberger rakontas pri sia avo, kiu parolis Esperanton kaj kiu laŭ li fariĝis prezidanto de la germana sekcio de UEA en 1923, jaro de la UK en Nurenbergo. La tri paĝoj finiĝas per la mencio, ke la taksado de la nombro de Esperanto-parolantoj estas malfacila. "Von bis zu zwei Millionen ist die Rede. Meinem Großvater, der wie Dr. Zamenhof ein knallharter, unverbesserlicher Träumer war, wäre es auf eine Million mehr oder weniger nicht angekommen." (Oni parolas pri ĝis du milionoj. Por mia avo, kiu same kiel d-ro Zamenhof estis ĝisosta, neplibonigebla revanto, ne gravus unu miliono pli aŭ malpli.)