Tropano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 67:
'''Tropano''' aŭ '''C<sub>8</sub>H<sub>15</sub>N<sub>''' estas grava klaso da naturaj [[alkaloido]]j kiu estas trovataj en plantoj de la tuta mondo. Ĉi-kombinaĵoj povas elmontri signifajn biologiajn aktivecojn kaj estas inter la plej antikvaj konataj medikamentoj. En la komenco de la 19-a jarcento, tropanoj estis izolitaj, karakterizitaj, priskribitaj kaj sintezitaj far notindaj kemiaj esploristoj.
 
Iliaj signifoplenaj biologiaj aktivecoj postulis pezajn esplorojn por ilia sintezado kaj klarigo pri ilia farmakologia aktiveco kaj en la akademioj kaj en industrioj. La tropanaj alkaloidoj estas ekstrakciataj el pluraj plantoj de la familio de la [[Solanacoj]], tia kia la mortiga [[Beladono|Atropa belladona]]. Tropano estas ducikla komponaĵo formita per la kondensiĝo de iu [[pirolidino|pirolidina antaŭaĵo]] (la ornitino) kaj tri karbonatomoj derivitaj el la acetato. Kaj pirolidino- kaj [[piperidino|piperidino- ringoj]] povas distingiĝi en la molekulo. La 3-hidroksa derivaĵo de la tropano estas konata kiel "[[tropino"]].
<center>[[Dosiero:Alpha-Tropanol.svg|300px|tropino]]</center>
Ĝia [[estero|esterigo]] kun (-) tropinata acido produktas [[skopolamino]]n, kiu siavice povas [[Racemaĵo|racemiĝi]] al [[atropino]]. La tropanaj alkaloidoj, tiaj kiaj [[atropino]] kaj [[skopolamino]], havas medicinajn uzojn pro iliaj biologiaj aktivecoj. La [[atropino]] reduktas la rigidecon dum la traktado de la [[Parkinsona malsano]] kaj estas uzata kiel antidoto kontraŭ venenado per simpato-mimetikaj drogoj tiaj kiaj nervo-gasoj kaj organo-fosforaj insekticidoj.