Francio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 159:
Francio havas landlimojn kun [[Belgio]], [[Luksemburgio]] kaj [[Germanio]] nordoriente, kun [[Svislando]] kaj [[Italio]] oriente, kaj kun [[Monako (lando)|Monako]], [[Andoro]] kaj [[Hispanio]] sude, kaj la supre menciitaj maroj. Danke al siaj transmaraj teritorioj, Francio havas aliajn landlimojn kun [[Brazilo]], [[Surinamo]] kaj [[Nederlando]] (sur la insulo [[Sint Maarten]]). La plej longa inter la landlimoj estas tiu kun Brazilo. La 18 [[Regionoj de Francio|integraj regionoj]] de la lando (kvin el kiuj estas transmare) enhavas kombinitan areon de 643 801 kvadrataj kilometroj kaj totalan loĝantaron de 67,02 milionoj (en julio 2019).<ref>[https://www.cia.gov/library/publications/the-world-factbook/fields/2147.html "Field Listing :: Area".] The World Factbook. CIA. Alirita la 1an de novembro 2015. </ref> Francio estas [[Unueca ŝtato|unueca]] [[Duonprezidenta sistemo|duonprezidenta]] [[respubliko]] kaj [[Parizo]], la franca [[ĉefurbo]], estas la plej granda urbo kaj ĉefa kultura kaj komerca centro de la lando kaj rangas inter la plej loĝataj [[Plej grandaj urboj laŭ enloĝantaro|internaciaj metropoloj]]. Aliaj gravaj [[Urba areo|urbaj areoj]] estas [[Liono]], [[Marsejlo]], [[Tuluzo]], [[Bordozo]], [[Lillo]] kaj [[Nico]].
Dum la [[Ferepoko]], tio kio estas nun metropola Francio estis loĝata de [[Gaŭloj]], nome [[Keltoj|kelta]] popolo. [[Roma Respubliko|Romio]] aneksis la areon en la jaro 51 a.K., kaj tenis ĝin ĝis la alveno de [[Ĝermanaj popoloj|ĝermanaj]] [[Frankoj]] en la jaro 476, kiuj ekformis la [[
En la 19a jarcento, [[Napoleono]] enpoviĝis kaj establis la [[Unua Franca Imperio|Francan Imperion]]. La postaj [[Napoleonaj Militoj]] (1803–15) formis la estontan staton de kontinenta Eŭropo. Post la falo de la Imperio, Francio suferis tumultan serion de registaroj kiu finis en la establado de la [[Franca Tria Respubliko]] en 1870. Francio estis [[Triopa Entento|grava partoprenanto]] en la [[Unua Mondmilito]], el kiu ĝi [[Traktato de Versajlo|eliris venka]], kaj estis unu el la [[Aliancanoj]] de la [[Dua Mondmilito]], sed estis sub [[Okupacio de Francio|okupacio]] fare de [[Nazia Germanio]] en 1940. Post la [[Libera Francio|liberigo]] en 1944, estis establita la [[Franca Kvara Respubliko|Kvara Respubliko]] kiu poste dissolviĝis en la fluo de la [[Alĝeria Milito]]. La [[Franca Kvina Respubliko|Kvina Respubliko]], estrita de [[Charles de Gaulle]], estis formita en 1958 kaj pluas ankoraŭ. Alĝerio kaj preskaŭ ĉiuj el la aliaj kolonioj iĝis sendependa en la 1960-aj jaroj, el kiuj plej retenis [[Francafriko|fortajn ekonomiajn kaj militistajn konektojn kun Francio]].
|