Mezepoko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 51:
== [[Malfrua mezepoko]] ==
{{Ĉefartikolo|Fina Mezepoko}}
Kiel '''fina mezepoko''' aŭ '''malfrua mezepoko''' oni nomas en la [[mezepokismo]] la epokon daŭrantan ekde la mezo de la [[13-a jarcento]] ĝis la komenco de la [[16-a jarcento]] en la [[mezepoko]], do proksimume de [[1250]] ĝis [[1500]]. Ĝi sekvis post la nomita [[Meza mezepoko]] kaj antaŭis la komencon de la [[moderna epoko]] (kaj en multo de [[Eŭropo]], de la [[Renesanco]]).<ref> Wallace K. Ferguson, Europe in transition, 1300-1520 (1962) [https://archive.org/details/europeintransiti00ferg rete] Alirita la 30an de novembro 2019. </ref>
 
Ĉirkaŭ 1300, jarcentoj de prospero kaj kresko en Eŭropo venis al halto. Serio de [[malsatego]]j kaj [[plago]]j, kiel la [[Granda malsatego de 1315-1317]] kaj la [[Nigra morto]], malpliigis la loĝantaron al ĉirkaŭ duono de tio kio estis antaŭ la katastrofoj.<ref>Austin Alchon, Suzanne (2003). A pest in the land: new world epidemics in a global perspective. University of New Mexico Press. p. 21. {{ISBN|0-8263-2871-7}}.</ref> Kun la senhomigo venis socia maltrankilo kaj endemia [[milito]]-stato. [[Francio]] kaj [[Anglio]] suferis gravajn kamparanajn ribelojn, kiel tiuj de la ''Jacquerie'' kaj de la [[Angla kamparana ribelo]], same kiel ĉirkaŭ unu jarcento de intermita konfliktaro, nome la [[Centjara milito]]. Aldone al multaj problemoj de la periodo, la unueco de la [[Katolika Eklezio]] estis portempe maltrankviligita de la [[Granda okcidenta skismo|okcidenta skismo]]. Kolektive, tiuj okazaĵoj estas foje nomataj Krizo de la Fina Mezepoko.<ref>Norman Cantor, ''The Civilization of the Middle Ages'' (1994) p. 480.</ref>
 
Spite la krizojn, la 14a jarcento estis ankaŭ epoko de granda progreso en [[arto]]j kaj [[scienco]]j. Laŭ plinoviga intereso en antikvaj [[Antikva Grekio|grekaj]] kaj [[Antikva Romo|latinaj]] tektoj kiuj devenis el la [[Frua Mezepoko]], ekis la [[Itala Renesanco]]. La akcepto de klasikaj tekstoj jam estis startinta antaŭ la [[Renesanco de la 12-a jarcento]] pere de kontaktoj kun [[Araboj]] dum la [[Krucmilitoj]], sed la disponeblo de gravaj grekaj tekstoj akceliĝis pro la [[Konkero de Konstantinopolo]] fare de la [[Otomana Imperio|Otomanaj Turkoj]], kiam multaj [[Bizanca Imperio|Bizancaj]] fakuloj devis serĉi rifuĝon en Okcidento, partikulare en Italio.<ref>Cantor, p. 594.</ref>
 
== Bildaro ==