Helena mitologio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ortografio
e Add or adjust internal links
Linio 78:
Ankaŭ Zeŭso suferis pro la sama zorgo (esti detronigita de sia filo), eĉ pli kiam oni antaŭdiris ke lia unua edzino, [[Metiso]], naskos diaĵon pli pova ol li. Malgaje, sed rezolute, li manĝis Metison, kiu jam estis graveda de [[Atena]]. Kelka tempo poste la diino eliris el la kapo de sia patro, plenkreska kaj preta por milito, do tial kial ŝi ne vere "naskiĝis", la profetaĵo ne plenumiĝis. Tiu rakonto pravigus la gravecon de la diino (ĉefe en [[Ateno]]) kaj ŝian aliĝon al la greka panteono senkonflikte kun la greveco de Zeŭso en aliaj regiono de Grekio.
 
La antikva greka koncepto de poezio konsideris la teonogion la propotipa poezia ĝenro (''mythos''), kaj atribuis ĝin eĉ magiajn influojn. [[Orfeo]], la arketipa poeto, prezentiĝis kiel deklamanto de teogonioj, kiujn li uzis eĉ por trankviligi marojn kaj tempestojn en ''Pri Argonaŭtoj'' de [[Apolonio (poeto)|Apolonio]] kaj kortuŝi la [[Hadeso|inferajn diojn]] kiam li subiris tien por renkontiĝi lian edzinon. Kiam [[Hermeso]] elpensis la [[liro (muzikilo)|liron]] en la ''Homera Himno'' dediĉita al li, la unua kanto kiun li inventis estis tiu, pri la naskiĝo de la dioj.<ref name="Hermes">''Homera Himno al Hermeso'', [http://omaclmcllibrary.org/Hesiod/hymns.html 414–35].</ref>. La hezioda ''Teogonio'' ne nur estas la rakonto pri la dioj plej komplete konservita ĝis nun, ĝi ankaŭ klarige priskribas la funkcio de la poetoj dum la arkaika tempo, per ĝia detala prepara alvoko al [[Muzoj]]. La origino de la dioj inspiris ankaŭ multajn poemoj jam perditaj, inkluzite tiuj, kiujn oni atribuis al Orfeo, [[Muzeo (poeto)|Muzeo]], [[Epimenido]], [[Abariso]] kaj aliaj legendaj divenistoj, kaj estis uzataj dum purigaj kaj misteraj ritoj. Kelkaj indicoj pruvas ke [[Platono]] baziĝis sur tiama versio de orfea teogonio<ref name="Betegh147">Betegh, G. ''The Derveni papyrus''. Eld. Cambridge University Press, 2004. ISBN 0-521-80108-7. paĝ. 147</ref>. Tamen, la partoprenantoj de tiuj ritoj estis devigitaj silenti pri ĉio kion li faris kaj aŭdis, kaj pro tio ili estas malmulte konataj. Nur troviĝas kelkaj aludoj al la publika parto de tiu kultado.
 
En la klasika Grekio troviĝis prezentadoj sur ceramikaĵoj kaj religiaj verkoj, kiujn oni interpretis (aŭ misinterpretis) laŭ diversaj kaj malsamaj mitoj kaj legendoj. Kelkaj fragmentoj de tiu literaturo restas ĉe aludoj de [[Neoplatonismo|neoplatinismaj filozofoj]] kaj papiroj ĵus eltrovitaj. Unu el tiuj, la [[papiro Derveni]], pruvas ke almenaŭ ĝis la [[5-a jarcento a.K.]] troviĝis teogonia kaj kosmogonia poemo atribuita al Orfeo. Tiu poemo klopodis superi la ''Teogonio''n de Heziodo, kaj laŭ ĝi la dia genealogio pligrandiĝis per [[Nikso (mitologio)|Nikso]] (Nokto), kiel definitiva origina estaĵo antaŭa al Urano, Krono aŭ Zeŭso<ref name="Betegh147" /><ref name="Burkert236">Burkert, ''W. Greek Religion: Archaic And Classical''. Eld. Blackwell Publishing, 2002. ISBN 0-631-15624-0. paĝ. 236.</ref>, kies krea funkcio (kune kun Erebo) komparas sin kun tiu de la hezioda Ĥaoso.