Faŝismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 107:
Faŝismo intencis arigi la italajn konservativulojn farante gravajn ŝanĝojn en sia politika proponaro — abandonante ties antaŭan [[populismo]]n, [[respublikismo]]n kaj [[antiklerikalismo]]n, adoptante politikon subtene al la [[libera entrepreno]] kaj akceptante la hegemonion de la [[Katolika Eklezio]] kaj de la monarkio kiel institucioj propraj de Italio.<ref name="ga145" /> Por allogi italajn konservativulojn, faŝistoj adoptis politikojn kiel la promocio de familiaj valoroj, kiel la promocio de politikoj desegnitaj por malpliigi la nombro de virinoj en la laborforto limigante la rolon de virinoj al tiu de patrino. La faŝistoj malpermesis literaturon pri [[naskokontrolo]] kaj pligrandigis la punojn pro [[aborto]] en 1926, deklarante ambaŭ krimojn kontraŭ la ŝtato.<ref name="conservatives" />
 
[[File:Mussoliniposter.jpg|thumb|Propaganda afiŝo de Mussolini.]]
Kvankam Faŝismo adoptis nombrajn kontraŭ-modernajn sintenojn planitajn por altiri la homojn adoptintajn la novajn tendencojn en [[sekso|seksokutimoj]] kaj [[virinrajto]]j — speciale tiuj kun [[reakcia]]j vidpunktoj — la faŝistoj serĉis pluteni la revolucian karakteron de Faŝismo, kaj Angelo Oliviero Olivetti diris: "Faŝismo ŝatus esti konservema, sed ĝi devos esti revolucia".<ref name="revolution38" /> La Faŝistoj proponis revolucian agadon sed engaĝigis al sekurigo de la leĝaro kaj la ordo por altiri kaj konservativulojn kaj sindikatistojn.<ref name="conservatives39" />