Faŝismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 56:
[[Dosiero:Nietzsche1882.jpg|eta|190px|dekstra|[[Friedrich Nietzsche|Friedrich Wilhelm Nietzsche]] estis konsiderita de kelkaj fakuloj kiel antaŭulo de faŝismo pro sia disvolvigo de la koncepto de [[Superhomo]]; por aliaj fakuloj tio estas troigo.]]
 
La sinteno de la fino de la jarcento estis influita de variaj intelektulaj disvolvigoj, kiel la [[Darvinismo|darvinisma]] [[biologio]]; la [[Tutarta verko|Vagnera estetiko]]; la [[Raciismo|raciismo]] de [[Arthur de Gobineau]]; la [[psikologio]] de [[Gustave Le Bon]]; kaj la filozofioj de [[Friedrich Nietzsche]], [[Fjodor Dostojevskij]] kaj [[Henri Bergson]].<ref name="Zeev 1998 p. 171" > Sternhell, Zeev, "Crisis of Fin-de-siècle Thought" in Griffin, Roger, ed., International Fascism: Theories, Causes and the New Consensus (Londono kaj Novjorko, 1998) p. 171. </ref> La [[Socia darvinismo]], kiu akiris disvastigitan akcepton, ne faris distingon inter fizika kaj socia vivo, kaj vidis la homan kondiĉon kiel konstanta luktado por atingi la [[Supervivo de la plej taŭgaj|supervivadon de la plej taŭgaj]].<ref name="Zeev 1998 p. 171"/> La socia darvinismo defiis la postulon de pozitivismo por intenca kaj racia elekto kiel determinanta konduto de homoj, fokuse al heredo, raso kaj medio.<ref name="Zeev 1998 p. 171"/> La emfazo de la socia darvinismo al la biogrupa identeco kaj al la rolo de organikaj rilatoj ene de la socioj kiuj klinas al la legitimeco kaj alvoko por naciismo.<ref name="routledge14" /> Ankaŭ novaj teorioj de socia kaj politika psikologio malakceptis la nocion de homa konduto regata de racia elekto kaj anstataŭe plendis, ke [[emocio]] estas pli influa en politikaj aferoj ol racio.<ref name="Zeev 1998 p. 171"/> La argumento de Nietzsche ke "Dio estas mortinta" koincidis kun lia atako al la "ŝafara pensmaniero" de [[kristanismo]], demokratio kaj moderna kolektivismo; lia koncepto de ''[[Superhomo]]''; kaj lia defendo de la [[volo de potenco]] kiel unuaranga instinkto, estis grava influo super multo de la generacio de la fino de la jarcento.<ref name="routledge15"/> La postulo de Bergson de la ekzisto de "''élan vital''" (aŭ viva elano) centris al libera elekto kaj malakceptis la procedojn de materiismo kaj determinismo; tio defiis al Marksismo.<ref name="routledge16"/>
 
[[Gaetano Mosca]] en sia verko ''Elementi di scienza politica '' (1896) disvolvigis la teorion ke en ĉiuj socioj "organizita minoritato" hegemonios kaj regos super la "disorganizita majoritato".<ref name="William Outhwaite 2006. p. 442"/><ref name="Tracy H. Koon 1943. p. 6"/> Mosca postulas ke estas nur du klasoj en socio, "la reganta" (nome la organizita minoritato) kaj "la regata" (nome disorganizita majoritato).<ref name="Giuseppe Caforio 2006. p. 12"/> Li postulas ke la organizita naturo de la organizita minoritato faras ĝin nerezistebla al ajna individuo de la dizorganizita majoritato.<ref name="Giuseppe Caforio 2006. p. 12"/>