Faŝismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 75:
 
===Unua Mondmilito kaj ties sekvo (1914–1929)===
Je la eksplodo de la Unua Mondmilito en aŭgusto [[1914]], la itala politika maldekstro draste disiĝis pri ties posteno pri la milito. La Itala Socialista Partio (PSI) opoziciis al la milito sed nombraj italaj revoluciaj sindikatistoj apogis la militon kontraŭ Germanio kaj Aŭstri-Hungario sur la bazo ke iliaj reakciaj reĝimoj devis esti venkitaj por certigi la sukceson de socialismo.<ref name="zs175" > Zeev Sternhell, Mario Sznajder, Maia Ashéri. The birth of fascist ideology: from cultural rebellion to political revolution. Princeton University Press, 1994. p. 175. </ref> Angelo Oliviero Olivetti formis pro-intervenisman "[[fascio]]-n" nomita ''Fasci d'Azione Internazionalista'' oktobre 1914.<ref name=zs175/> Benito Mussolini elpostenigita el sia posteno kiel ĉefredaktoro de la gazeto de la PSI nome ''Avanti!'' pro sia kontraŭ-germana sinteno, aliĝis al la intervenisma tendenco en aparta "fascio".<ref name="revolution27" > Zeev Sternhell, Mario Sznajder, Maia Ashéri. The birth of fascist ideology: from cultural rebellion to political revolution. Princeton University Press, 1994. p. 214. </ref> La termino "Faŝismo" estis por la unua fojo uzita en 1915 de membroj de la movado de Mussolini nome "Fasci d'Azione Rivoluzionaria" (FAR).<ref name="journalist" > Paul O'Brien. Mussolini in the First World War: The Journalist, The Soldier, The Fascist. p. 52. </ref>
 
La unua kunsido de la FAR okazis la 24an de januaro 1915<ref name="Paul O p. 41">Paul O'Brien. Mussolini in the First World War: The Journalist, The Soldier, The Fascist. p. 41.</ref> kiam Mussolini deklaris, ke necesas por Eŭropo solvi la naciajn problemojn — kiel la naciajn limojn — de Italio kaj de aliloke "por la idealoj de justeco kaj libereco pro kiuj la subpremitaj popoloj devas akiri la rajton aparteni al tiuj naciaj komunumoj el kiuj ili devenas".<ref name="Paul O p. 41"/> Klopodoj por okazigi amaskunsidoj estis neefikaj kaj ties organizado estis regule malhelpita de la registaraj aŭtoritatoj kaj la socialistoj.<ref name="Gregor-1979-pp-195-196">Gregor 1979, pp.&nbsp;195–96.</ref>