Faŝismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 88:
 
====Efiko de la Bolŝevika Revolucio====
La [[Oktobra Revolucio]] de 1917 — en kiu komunistaj [[Bolŝevikoj]] estritaj de [[Vladimir Lenin]] enpoviĝis en Rusio — ege influis super la disvolvigo de faŝismo.<ref name="Blamires, Cyprian 2006 p. 95-96" /> En 1917, Mussolini, kiel estro de la "Fasci d'Azione Rivoluzionaria", laŭdis la Oktobran Revolucion, sed poste seniluziigita de Lenin, konsideris lin simple kiel nova versio de la caro Nikolao.<ref name="Peter Neville 2004. p. 36" > Peter Neville. Mussolini. Oxon, England; New York: Routledge, 2004. p. 36. </ref> Post la Unua Mondmilito, la faŝistoj plej ofte kampanjis per kontraŭ-marksismaj proponoj.<ref name="Blamires, Cyprian 2006 p. 95-96"> Blamires, Cyprian, World Fascism: a Historical Encyclopedia, Volume 1 (Santa Barbara, California: ABC-CLIO, Inc., 2006) pp. 95–96. </ref>
 
Liberalaj opoziciantoj kaj de faŝismo kaj de [[Bolŝevikoj]] argumentas, ke estas variaj similaĵoj inter ambaŭ, kiel la fakto ke ambaŭ kredis en la neceso de [[avangardo|avangarda]] estreco, havis desdegnon por burĝaj valoroj kaj havis totalismajn ambiciojn.<ref name="Blamires, Cyprian 2006 p. 95-96"/> En la praktiko, ambaŭ same emfazis al revolucia agado, teorioj pri proletara nacio, unu-partiaj ŝtatoj kaj parti-armeoj.<ref name="Blamires, Cyprian 2006 p. 95-96"/> Tamen, ambaŭ markis klarajn distingojn unu disde la alia laŭ celoj kaj taktikoj, ĉwithar la Bolŝevikoj emfazis la neceson por [[Sovetunio|organizita partoprena demokratio]] kaj egalisma, [[Internaciismo|internaciisma]] rigardo al la socio dum la faŝistoj emfazas hiper-[[naciismo]]n kaj malferman malamikecon kontraŭ demokratio, vidante hierarkian socian strukturon kiel esenca por iliaj celoj.