Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kwamikagami (diskuto | kontribuoj)
Etikedo: Iksokodo
Linio 214:
::[[Uzanto:HaleBopp]] faradas tiom da malutilo, malfacilege riparebla, al la Esperanta Vikipedio, ke ne eblas trovi vorton por priskribi tion. [[Uzanto-Diskuto:HaleBopp|Lia respondo]] montras, ke li kredas ke li estas redaktanta la Anglan aŭ la Francan Vikipedion. Verŝajne li neniam aŭdis, ke ekzistas ankaŭ alilingvaj Vikipedioj kun sendependaj principoj. Ĉu neniu kapablas bridi lin? --[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 17:25, 4 dec. 2019 (UTC)
:::Saluton. Mi pardonpetas se mi okazigis ĝenon. Tion mi tute ne planis. Mi multe interesiĝas pri botaniko kaj tradukas plantojn Esperanten de jaroj. Esperantigitaj nomoj estas nepraj, sed latinaj nomoj pri taksonomio havas multajn avantaĝojn. Unue, ĉiuj plantoj havas latinan nomon. Estas ĉirkaŭ 700 familioj, pli ol 16000 akceptitaj genroj kaj pli ol 350000 akceptitaj specioj. Sed tre malmultaj el ili havas Esperantan nomon. Do se iu volas krei paĝon pri planto, ĉu en la titolo li kreu nomon kiun li mem inventis, aŭ prefere li elektis la nomon internacie agnoskita de la scienca komunumo? Due, planto ofte havas multajn ne-sciencajn nomojn; kelkaj diras "hispania abio", aliaj preferas "hispana abieso", aliaj "abio hispania" kaj ankoraŭ aliaj "pinsapo", sed tiu planto havas nur unu latinan nomon ''"Abies pinsapo"''. Do kiun Esperantan nomon oni elektu? Ĉu hazarde? Mi ne volas ke oni nomu plantoj nur per iliaj latinaj nomoj, kontraŭe pro tio mi tradukas plantojn, sed mi pensas ke, en la titolo, estu afero nekontestebla kaj ne-arbitra kiel latina nomo de genro kaj specio. Trie, oni povas konstati ke kelkaj artikoloj havas latinan titolon (ekz. [[Eucalyptus deglupta]]) kaj aliaj Esperantan titolon (ekz. [[Etfrukta eŭkalipto]]). Tio estas iom ĥaosa, Vikipedio indas pli. Notu ankaŭ pri ĉi-lasta eŭkalipto ke ''microtheca'' ne signifas "Etfrukta", sed "kun malgranda teko", t.e. "etteka" se vi volas. Do en la titolo mem estas etimologia kaj botanika eraro, kiu ne estintus se la aŭtoro estus titolinta la paĝon ''"Eucalyptus microtheca"''. Jen kial mi volis ŝanĝi kelkajn titolojn al Latino (mi ne ŝanĝis amasojn!). Mi volonte nuligos miajn lastajn ŝanĝojn, se vi havas kelkajn argumentojn por konvinki min ke mi misagis. Mi estas scienculo kaj aperta viro. Mi plezure diskutos pri tio kun vi. Dankon pro via toleremo.--[[Uzanto:HaleBopp|HaleBopp]] ([[Uzanto-Diskuto:HaleBopp|diskuto]]) 22:18, 4 dec. 2019 (UTC)
* Tio estas ne simpla afero. Ni ĉiam bezonas referencojn pri esperantlingvaj nomoj. Sciencaj nomoj estas kruda - ni uzas sicencaj nomoj kiam ne ekzistas esperantaj nomoj. Similie ni uzas nomoj de urboj en deiversaj lingvoj. [[Uzanto:Marek Mazurkiewicz|Marek Mazurkiewicz]] ([[Uzanto-Diskuto:Marek Mazurkiewicz|diskuto]]) 18:28, 5 dec. 2019 (UTC)
 
== Lepidoptera ==