Itala Reĝlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 144:
 
=== Komenco de faŝisma ŝtato ===
{{Ĉefartikolo|Italia Faŝismo}}
Kiam Benito Mussolini revenis el la [[Unua Mondmilito]], en kiu li estis batalinta kiel fervora soldato, kiu jam antaŭĝojis pri denova granda milito, li retrovis sian landon en politika kaj ekonomia ĥaoso. Tio instigis lin formi ekstremajn politikajn partiojn. Origine membro de la Itala Socialista Partio, Mussolini iĝis ano de la Nacia Faŝisma Partio kaj sukcesis enigi ĝin en la italan parlamenton kun 35 seĝoj sekve de la baloto de 1921. Por gajni pli da potenco, li sendis siajn kvazaŭsoldatajn trupojn, la tiel-nomatajn ''nigroĉemizulojn'', por estigi tumulton en la tuta lando, por timigi la italan popolon kaj por urĝi la italojn voĉdoni por sia partio en la balotoj. Fine, Mussolini kun siaj trupoj marŝis al [[Romo]], la ĉefurbo. La registaro sub ĉefministro Facta timis la potencon de Mussolini kaj proklamis krizan staton. La reĝo tamen ne konsciis pri Mussolini kiel danĝero, sed kiel solvo de la politikaj krizoj, kies kontraŭbatalado povus rezulti en enlanda milito,<ref>Keko, Don: ''Mussolini's Rise to Power''. Publikigata la 21-an de Novembro 2010. http://www.examiner.com/article/mussolini-s-rise-to-power. Vidita la 24-an de Decembro 2013.</ref> kaj kiam la faŝisto demandis la reĝon pri la politika stato en Italujo, li respondis: “Mi, la reĝo, petas vin tuj veni al Romo, ĉar mi deziras doni al vi la respondecon de la formado de ministerio”.<ref>Penner, Andrew: ''How Benito Mussolini Came To Power''. Ligilo: http://www.markville.ss.yrdsb.edu.on.ca/history/american/websites/penner/cametopower.html. Vidita la 24-an de Decembro 2013.</ref> Tiumaniere Mussolini akiris la ŝtatan potencon en Italujo iĝante ĉefministro.