Rolulo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 23:
 
== Roluloj en universala literaturo ==
La kritikistaro de poezio kaj fikctiofikcio aludas al la "dua memo" kreita de la aŭtoro kaj tra kio la rakonto estas rakontita. La atribuoj kaj sintenoj asociaj kun la rolulo estas komprenataj kiel separataj el la aŭtora intenco, kvankam kopreneblekompreneble povas fakte esti ia koincido inter ambaŭ. Ekzemple, en la romano de [[Fjodor Dostojevskij]] nome ''[[Leteroj Elsubteraj]]'' (ĝenerale konsiderata kiel la unua [[Ekzistadismo|ekzistadisma]] romano), la rakontisto ne devus konfuziĝi kun la propra Dostojevskij mem, spite la fakton, ke Dostojevskij kaj lia rakontisto povas aŭ ne kunhavi multe komune. Tiusence, la rolulo estas ĉefe grava ilo por atingi partikularan [[mondkoncepto]]n. Alia ekzemplo de tiu fenomenono povas troviĝi en la romano de [[Brett Easton Ellis]] nome ''[[American Psycho]]'', la historio de psikopata murdisto loĝanta en [[Novjorko]], kiu estas sukcesa, kvankam iom perdita, dumtaga stabano de [[Wall Street]]. La verko estas socia satiro, kaj kvankam povas esti multo de aŭtora intenco, la rolulo de [[Patrick Bateman]] (Lala unuapersona rakontisto de la romano) ne devus esti konfuzita kun la aŭtoro mem.
 
En ambaŭ ekzemploj, la rolulo estas aktiva partoprenanto en la historio kiun oni rakontas — ĝi estas lia propra historio — sed tio ne estas nepre la kazookazo. Ĉe alia ekzemplo el la verko de Dostojevskij, la rakontisto de ''[[La fratoj Karamazov]]'' ne estas aktiva partoprenanto en la historio, sed tamen prezentas klaran vidpunkton sur la eventoj. Per aliaj vortoj, la nevidebla kaj ĉioscianta rakontisto de la romano de Dostojevskij donas al la leganto la impreson preni difinitan sintenon al la okazaĵoj, kvankam subtilan, kaj ĉefe pro la nuancoj de la priskriboj kaj la frazaro.
 
Fine, la [[20a jarcento]] havigis al oni multajn intermezajn instancojn. Ekzemplo estas la romano de [[William Faulkner]] nome ''[[Dum mi agonias]]'', historio rakontita entere laŭ la [[Monologo#Interna monologo|internaj monologoj]] de dekkvin diversaj unuapersonaj rekontistojrakontistoj, kaj tio el la sama nombro de diferencaj vidpunktoj. Alia ekzemplo de nedifinita rilato inter rakontisto, ĉefrolulo kaj roluloj — eble la plej elstara ekzemplo de la anglalingva literaturo — povas troviĝi en la romano de [[James Joyce]] nome [[Uliso (romano)|Uliso]]. Tie oni trafas ekzemplojn de rekta unuapersona rakontado, triapersona rakontado miksita kun unuapersona [[flukso de konscio]], dekduoj da paĝoj de [[katekismo|katekismaj]] demandoj kaj respondoj, superrealisma teatra epizodo kun dialogo kaj teatraj indikoj, kaj fine la fama etendita unuapersona konscifluo aŭ [[monologo]] kiu finigas lalibronla libron.
 
Por resumo, rolulo povas, larĝe parolante, esti komprenata kiel la "organizanta konscio" de la rakonto. Tio klare diferencigas ilin el roluloj, eĉ prilaboritaj, kiuj ne kondukas la vidpunkton de la leganto pri la eventoj.