Fuĵi-Monto: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
de asteriodo 1584 Fuji |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 9:
|plej facila grimpo=Montarmigrado
}}
'''Fuĵi-monto'''<ref>[[Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto]]: [http://vortaro.net/#Fuĵi-monto Fuĵi-mont/o]</ref>, '''Monto Fuĵi'''<ref>"Fuĵi-monto" aŭ "Huzio" estas laŭ "Vortaro Japana-Esperanta" de [[Japana Esperanto-Instituto]] (1982). Tamen, en "Esperanto-Japana Vortaro" (2006) la sama instituto esprimas, ke "Monto Fuĵi" estas pli taŭga ol "Fuĵi-Monto". </ref> aŭ '''Monto Huzi'''<ref>Konisi Gaku, 1985 "Kantoj: Karmemoraj" KLEG, p19 </ref> (
Ĝi estas ĉe regionlimo inter la gubernioj [[gubernio Ŝizuoka|Ŝizuoka]] kaj [[gubernio Jamanaŝi|Jamanaŝi]].<br /> En 2013, ĝi iĝis unu el [[Monda heredaĵo de Unesko|Mondaj heredaĵoj de Unesko]].▼
▲Ĝi
== Geologio ==▼
▲== Geologio ==
La monto Fuĵi situas en la tuŝzono de la Eŭrazia, la Pacifika kaj la Filipina Plato, kaj apartenas al la stratumaj vulkanoj de la [[Pacifika ringo de fajro]]. Ĝi konsideriĝas kiel aktiva, sed ĝiaj erupcioj okazas nur post longaj paŭzoj. La lasta granda erupcio okazis en 1707 dum la [[Edo-epoko]]. Geologoj diferencas kvar stratumoj en la monto Fuĵi: la plej ena kaj antikva "Sen-komitake" konsistas el ŝtono de tipo [[andesito]], Antaŭ kelkaj jarcentmiloj ekestis la "Komitake Fuĵi", kiu konsistas el [[bazalto]]. Antaŭ ĉirkaŭ 100.000 jaroj ekestis la ''maljuna monto Fuĵi'' sur la "Komitake Fuĵi" kaj antaŭ proksimume 10.000 jaroj la moderna monto Fuĵi formiĝis.
== Etimologio ==
La nomo "monto Fuĵi" skribiĝas japane kun la [[ĉina skribo|ĉinaj simboloj]] {{rubentipo|富|ふ|t=''fu''}} ([ɸɯ]; "riĉa"), {{rubentipo|士|し|t=''shi'' ([ɕi], /[ʥi]; "[[samurajo]]"), kaj 山 (やま/さん, ''yama/san'' [jama]/[saɴ]; "monto"). Ĝis la fino de la 19-a jarcento oni legis tion, kiel "''Fuji-(no)-yama''". Komence de la 20-a jarcento oni eklegis tion "''Fuji-san''" kun la pli edukita ĉin-japana legmaniero "''san''" por monto.
[[Dosiero:Fuji 3D.gif|eta|3D-a komputila animacio]]
== Historio ==
=== Antikva epoko ===
Fuĵi-monto estas de antikvaj epokoj sankta monto en [[ŝintoo]], la indiĝena religio de Japanio. Post la enkonduko de budhismo kaj la sinkretismo inter ŝintoo kaj [[japana budhismo]], la monto ankaŭ estiĝis budhisma sanktejo. Pro sankteco, la monto estis malpermesata al inoj ĝis la [[Mejĝi-reformo]] (1860-aj jaroj).
=== Edo-epoko ===
[[Dosiero:Red Fuji southern wind clear morning.jpg|thumb|right|Presaĵo de Hokusaj pri Fuĵi-monto]]
Fuĵi-monto speciale populariĝis en japana kulturo dum la [[Edo-epoko]] (17-a ĝis 19-a jarcentoj), kiam [[Tokio]] (tiam nomita ''Edo'') estiĝis la ĉefurbo. Unu el la gravaj vojoj el Tokio estis ''Tōkaidō'' ({{lang-ja|{{rubentipo|東海道|とうかいどう}}}}), kaj Fuĵi-monto estis unu el la plej notindaj vidindaĵoj sur la vojo Tokien. Multaj artistoj faris arton pri Fuĵi-monto; la presaĵoj de [[Hokusaj]] estas tre famaj.
=== Post Mejĝi-reformo ===
La [[Mejĝi-reformo]] rajtigis inojn eniri la monton. La politiko de la ''apartigo de ŝintoo kaj budhismo'' ({{lang-ja|{{rubentipo|神仏分離|しんぶつぶんり}}|t=''shin–butsu bunri''}}), parto de la religia naciismo de tiu epoko, kaŭzis la forigon de statuoj de budhoj kaj renomado de budhismaj nomoj.
La unua nejapano kiu atingis la pinton de Fuĵi-monto estis la anglo Rutherford Alcock, en 1868; en 1869, la anglino Fanny Parkes, la edzino de la Britia ambasadoro Harry Parkes, estiĝis la unua virino kiu surgrimpis la monton.
En la 22-a de junio, 2013, ĝi iĝis unu el [[Monda heredaĵo de Unesko|Mondaj heredaĵoj de Unesko]].
== Referencoj ==
|