Szombathely: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 40:
== Historio ==
Fondita ankoraŭ dum la Romia epoko kiel ''{{lang|la|Colonia Claudia Savariensum}}'' (en 45 p.K.), ĝi estas la plej antikva urbo en [[Hungario]]; apude pasis la fama '''[[Sukcena Vojo]]''' de la [[romianoj]]. La hungaroj alvenintaj tien fondis urbon, sur la restaĵoj de la romia urbo. La nomo hungare signifas "sabata ejo", ĉar ĉiusabate okazis tie foiro. La mongola invado en la 13-a jarcento detruis la urbon, sed ĝi estis postnelonge rekonstruita. En 1407 ĝi ricevis urban statuson. La turkoj invadintaj la regionon dufoje en la [[17-a jarcento]] ne sukcesis trapenetri la urbajn muregojn. Ankaŭ la armeo de [[Napoleono]] okupis la urbon en [[1809]]. Pro sia strategia situo ĝi estis peze bombardita en [[1945]] fare de britaj kaj usonaj aviadiloj. Post 1945 {{lang|hu|Szombathely}} situis proksime de la '''[[Ferkurteno]]'''. Ekde [[1989]] la urbo havas viglan fremdultrafikon, kaj precipe la najbaraj aŭstroj ĝuas la regionon.
 
Intertempe iamaj najbaraj vilaĝoj Olad, Herény, Zanat kaj aliaj aliĝis al Szombathely.
 
En la urbo funkcias episkopejo kaj universitata [[fakultato]] (pli frue pedagogia altlernejo).