Aŭstino: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 64:
Aŭstino fondiĝis dum 1835 kaj unue nomiĝis Waterloo. Dum 1838, Mirabeau B. Lamar, dua Prezidento de la [[Respubliko de Teksaso]], nomis la urbon Austin, honore al Stephen F. Austin, la "Patro de Teksaso".
 
== GeografiaGeografio ==
Aŭstino situas ĉe la Rivero [[Colorado]], kun tri lagoj interne de la urbo: [[Lady Bird Lake]] (Lady Bird Lago), [[Lake Austin]] (Lago Aŭstino), kaj [[Lake Travis]] (Lago Travis). La urbo ankaŭ situas sur [[Balcones Fault]] (Balcones-Faŭlto), kiu iras proksimume laŭ IH35 (interŝtata ŝoseo 35), la plej grava nord-suda arterio. La orienta parto de la urbo estas plata, dum la okcidenta suburbo konsistas el pejzaĝaj ondaj montetoj ĉe la rando de la [[Texas Hill Country]] (Teksasa Monteta Ruro). Ĉar la montetoj okcidente estas primare rokaj kun maldika kovraĵo de supraĵa grundo, la urbo emas al oftaj subit-inundoj de la troa forkuraĵo kaŭzita de fulmotondra ŝtormo. Por helpi regi tiun ĉi forkuraĵon kaj generi hidroelektran povon, la [[Lower Colorado River Authority]] (Aŭtoritato de la Suba Kolorado-Rivero) funkciigas serion de digoj, kiuj formas la [[Texas Highland Lakes]] (Teksasaj Montetaraj Lagoj). La lagoj ankaŭ provizas lokojn por boatado, naĝado, kaj aliaj specoj de distrado interne de kelkaj parkoj lokitaj sur bordoj de la lagoj.