Sardinops: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 19:
}}
'''''Sardinops''''' estas [[monotipo|monotipa]] genro de [[sardino]]j de la familio [[Klupeedoj]]. La nura membro de la genro estas ''Sardinops sagax''. Ĝi troviĝas en Hindo-Pacifiko kaj Orienta Pacifiko. Ties longo estas de ĝis 40 cm. Ĝi havas nombrajn popularajn aŭ nacilingvajn nomojn, kelkaj el kiuj plej kongrue referencas al subspecioj, kiel "blue pilchard" (blua sardino), "Australian pilchard" ("S. s. neopilchardus"), "blue-bait", "Californian pilchard" (Kalifornia sardino "S. s. caeruleus"), "sardina peruana" (Perupacifika sardino, "S. s. sagax"), "sardina sudamericana" (Sudamerika sardino), "sardina chilena" (Ĉilia sardino, "S. s. sagax"), Japana sardino ("S. s. melanostictus"), Pacifika sardino kaj Sudafrika sardino ("S. s. ocellatus").
 
==Priskribo==
[[Dosiero:Sardine photo4 exp.jpg|250px|maldekstre]]
La ĝenerala aspekto de tiu specio ne estas tre diferenca el la komuna [[Pilĉardo|sardino]], ĉar ties korpo estas ŝpinilforma kaj la sekco cilindra. Sub la [[branko|brankaj malfermaĵoj]] estas kelkaj karakteraj strioj ostecaj radiaj kiuj distingas "S. sagax" el la aliaj specioj de Klupeedoj kiuj vivas en la arealo. Sub la ventro estas la duraj [[skvamo]]j tipaj de la Klupeedoj.<ref>[https://www.fishbase.de/summary/1477 (EN) Sardinops sagax,] en FishBase. URL konsultita la 7/7/2020. </ref><ref>[http://www.fao.org/fishery/species/2091/en Retejo de la FAO] URL konsultita la 7/7/2020.</ref>
{{redaktata}}