Ludovico Antonio Muratori: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
dosiero
Linio 44:
 
Preterlasante la studojn pri [[Mezepoko]] pro ne alireblo al la fontoj, li kompilis ''I primi disegni della repubblica letteraria d'Italia'' ([[1703]]) kaj ''Della perfetta poesia italiana'' ([[1706]]), plue tekston de estetika gusto kiel la ''Riflessioni sopra il buon gusto intorno le scienze e le arti'' ([[1708]]), el kiuj emerĝas ĉiam pliklare viva naciisma spirito, la konscio pri la feblecoj de Italio, la neceso unuigi la kulturon de la italaj nacioj por ĝin orientigi al la unika nobla celo: ne la honoro, sed la ''komuna bono''.
[[Dosiero:Lodovico Antonio Muratori-Annali Italia-Roma, 1752, t. I, p. I.png|thumb|Lodovico Antonio Muratori, ''Annali d'Italia'', Roma, 1752, t. I, p. I]]
 
La jaro [[1708]] signis por Muratori, okaze de la cedo de [[Modeno]] al [[Francio]] post la aŭstria regenteco, la revenon al historia esploro, kiu solidigis la intuiciojn de Muratori pri la Mezepoko. Puŝite pro naskiĝo de la disputo inter la [[Apostola Seĝo]] kaj la Imperio rilate al la Valoj de Comacchio, praktike laŭlonge de 12 jaroj, Murtori insiste laboris en arkivo por la jura kaj historia analizo pri la pretendoj de la du kverelantoj kaj de la dinastio de Este sur la Valo, defendante tiun lastan en la ''Plena ekspozicio de la imperiaj kaj “estaj” rajtoj'' ([[1712]]) kaj kolektante dokumentadon pri la origino de ĝiaj sinjoroj en ''Antichità estensi ed italiane'' ([[1717]]).