Artropodoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 92:
Artropodaj korpoj estas segmentataj ankaŭ interne, kaj la nerva, muskola, cirkula, kaj ekskreta sistemoj havas ripetajn komponantojn.<ref name="RuppertFoxBarnes2004P518" /> Artropodoj venas el stirpo de animaloj kiuj havas ''celomon'', nome membran-linia kavaĵo inter la ventro kaj la korpomuro kiu protektas la internajn organojn. La fortaj, segmentataj membroj de artropodoj nuligas la neceson de unu el la ĉefaj praaj funkcioj de la celomo, kiel hidrostata skeleto, kiun la muskoloj premas por ŝanĝi la formon de la animalo kaj tiele ebligi ĝin moviĝi. El tio la celomo de la artropodo estas limigita al malgrandaj areoj ĉirkaŭ la reprodukta kaj ekskreta sistemoj. Ties loko estas tre okupita de hemocelo, nome kavaĵo kiu etendas plej el la longo de la korpo kaj tra kiu la [[sango]] fluas.<ref name="RuppertFoxBarnes2004P527To528">[[#refRuppert|Ruppert, Fox & Barnes (2004)]], pp. 527–528</ref>
 
[[Dosiero:Centipede.jpg|eta||Centpiedulo.]]
Artropodoj havas malfermajn [[cirkula sistemo|cirkulajn sistemojn]], kvankam plej havas kelkajn mallongajn, malferm-finajn [[arterio|arteriojn]]. Ĉe keliceruloj kaj krustacoj, la sango portas [[oksigeno]]n al la histoj, dum [[heksapodoj]] uzas separatan sistemon de [[traĥeo]]j. Multaj krustacoj, sed malmultaj keliceruloj kaj [[tracheata|traĥeuloj]], uzas spiran pigmenton por helpi la transporton de oksigeno. La plej ofta spira pigmento ĉe artropodoj estas [[kupro]]-bazita [[hemocianino]]; tiu estas uzata de multaj krustacoj kaj kelkaj [[centpieduloj]]. Kelkaj krustacoj kaj insektoj uzas fer-bazitan [[hemoglobino]]n, nome la spira pigmento uzata de [[vertebruloj]]. Kiel ĉe aliaj senvertebruloj, la spiraj pigmentoj de tiuj artropodoj kiuj havas ilin estas ĝenerale dissolvitaj en la sango kaj rare enfermitaj en [[sangoĉelo|korpuskloj]] kiel ili estas en vertebruloj.<ref name="RuppertFoxBarnes2004P527To528" />