Katolika Eklezio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 132:
 
[[Aleksandro la 6-a]] aljuĝis koloniajn rajtojn sur la plej granda parto de la lastatempe malkovritaj teroj al Hispanio kaj [[Portugalio]]<ref name="Koschorke13">Koschorke, p. 13, p. 283</ref> kaj la rezultinta sistemo permesis ŝtatinstancojn, ne la Vatikanon, kontroli ĉiujn klerikajn nomumojn en la novaj kolonioj<ref>Hastings (1994), p. 72</ref>. Kvankam la hispanaj reĝoj provis limigi la fitraktadon kontraŭ la indianoj fare de esploristoj kaj konkerintoj<ref name="Noble450">Noble, pp. 450–451</ref>. [[Antonio de Montesinos]], dominika monaĥo, malkaŝe riproĉis al la hispanaj regantoj de [[Hispaniolo]] en 1511 pro ilia krueleco kaj tiraneco pro aĉa traktado de la amerikaj indiĝenoj<ref>Koschorke, p. 287</ref> . La reĝo Fernando realigis la [[Leĝoj de Burgoso|Leĝojn de Burgoso]] kaj Valadolido en respondo<ref>Johansen, p. 109, p. 110, quote: "In the Americas, the Catholic priest Bartolomé de las Casas avidly encouraged enquiries into the Spanish conquest's many cruelties. Las Casas chronicled Spanish brutality against the Native peoples in excruciating detail."</ref>. La temo gvidis al krizo de konscienco en Hispanio en la 16-a jarcento kaj, tra la verkadoj de katolika pastraro kiel ekzemple [[Bartolomé de Las Casas]] kaj [[Francisko de Vitorio]], kondukis al debato pri la naturo de homaj rajtoj<ref>Koschorke, p.287</ref> kaj al la naskiĝo de moderna internacia juro<ref>Chadwick, Owen, p. 327</ref>. Observigo de tiuj leĝoj estis malstrikta, kaj kelkaj historiistoj riproĉas al la eklezio ne fari sufiĉe por liberigi la indianojn. Aliaj montras al la eklezio kiel la nura voĉo kiu laŭtigis sian voĉon nome de indiĝenaj popoloj<ref name="Dussel45">Dussel, p. 45, pp. 52–53, quote: "The missionary Church opposed this state of affairs from the beginning, and nearly everything positive that was done for the benefit of the indigenous peoples resulted from the call and clamor of the missionaries. The fact remained, however, that widespread injustice was extremely difficult to uproot ... Even more important than Bartolomé de Las Casas was the Bishop of Nicaragua, Antonio de Valdeviso, who ultimately suffered martyrdom for his defense of the Indian."</ref>.
[[Dosiero:Bartolomedelascasas.jpg|eta||200px|maldekstra|Bartolomé de las Casas]]
En 1521 la portugala esploristo [[Fernão de Magalhães|Fernando de Magaljao]] faris la unuajn katolikajn konvertigojn en [[Filipinoj]]<ref name="Koschorke21">Koschorke, p. 21</ref> . Aliloke, portugalaj misiistoj sub la hispana jezuito [[Francisco Xavier]] evangelizis en [[Hindio]], [[Ĉinio]], kaj [[Japanio]]<ref name="Koschorke3">Koschorke, p. 3, p. 17</ref>. La kresko de la eklezio en Japanio haltiĝis en 1597 kiam la [[ŝogunato]], kun la celo izoligi la landon de eksterlandaj influoj, lanĉis severan persekutadon de kristanoj. Subtera malplimulto de kristanoj postvivis ĝenerale en tiu periodo de persekutado<ref>McManners, p. 318</ref> kaj observigita izoliteco estis poste ĉesigita en la [[19-a jarcento]]<ref name="Koschorke31">Koschorke, pp. 31–32</ref> . En Ĉinio, malgraŭ jezuitaj klopodoj trovi interkonsenton, la [[ĉina rito-polemiko]] kondukis al la kanĝia imperiestro al kontraŭleĝigado de la kristanaj misioj en 1721<ref name="McManners328">McManners, p. 328</ref>. Tiuj okazaĵoj aldonis lignerojn al kreskigado de kritiko de la jezuitoj, kiuj estis observitaj kiel la sendependa potenco de la eklezio, kaj en 1773 eŭropaj regantoj kuniĝis por devigi Klementon la 14-a disigi la ordenon<ref name="Duffy193">Duffy, p. 193</ref> . La jezuitoj estis poste restarigitaj en la [[buleo]] de 1814 ''Sollicitudo omnium ecclesiarum''. En la Kalifornioj<ref name="Bokenkotter295">Bokenkotter, p. 295</ref> , franciskana pastro [[Junípero Serra]] fondis serion de misioj<ref name="Norman111">Norman, pp. 111–112</ref>. En [[Sudameriko]], jezuitaj misiistoj serĉis protekti indiĝenajn homojn de sklavigo per establado de duon-sendependaj kompromisoj.