Sporta naĝado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Kategorio:Olimpika disciplino > Olimpia sportfako, Kialo je 2019-10-03
Linio 1:
[[Dosiero:Depart4x100.jpg|eta|||Ekironte.]]
'''Naĝkonkurenco''' estas individua aŭ teama [[sporto]] kiu konsistas en [[naĝado]], tio estas uzado de brakoj kaj kruroj por movi la korpon tra akvo. Tipe, tiu sporto okazas en [[naĝejo]]j aŭ en malferma akvo (t.e., en maro aŭ lago). Konkurenca naĝado estas unu el la plej popularaj [[Olimpiaj ludoj|olimpikaj]] sportoj,<ref>{{Cite web|url=http://www.topendsports.com/world/lists/popular-sport/olympics-2004articles.htm|title=Most Mentioned Olympic Sport in 2004|website=www.topendsports.com|language=en|access-date=2017-03-07}}</ref> kun eventoj en papilinaĝado, dorsonaĝado, brustonaĝado, libera stilo, kaj kvarstila. Aldone al tiuj individuaj eventoj, naĝantoj partoprenas ankaŭ en [[Stafeto (sporto)|stafeto]]. Naĝado per ĉiu stilo postulas specifajn teknikojn, kaj en konkurenco, estas specifaj reguloj koncerne al la akceptenda formo por diferencaj stiloj.<ref>{{Cite web|url=http://www.usaswimming.org/DesktopDefault.aspx?TabId=1636|title=USA Swimming - Rules & Regulations|website=www.usaswimming.org|access-date=2017-03-07}}</ref> Estas ankaŭ reguloj por reguligi kiuj tipoj de [[bankostumo]]j estas permesataj je konkurencoj. Kvankam eblas al konkurencaj naĝantoj ricevi kelkajn vundojn pro la sporto, estas ankaŭ multaj sanprofitoj asociaj kun la sporto.