Metapsikologio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Kani movis paĝon Metapsikio al Metapsikologio: kongruo kun alilingvaj versioj kaj kun la plej uzata termino psikologio
Neniu resumo de redakto
 
Linio 1:
'''Metapsikologio''' aŭ '''Metapsikio''' estis la unua granda paŝo ekstudi laŭ strikta scienca vidpukto la strangajn fenomenojn kiuj karakterizis [[Eŭropo]]n kaj [[Usono]]n ekde [[1850]]. Ili estis la t.n. [[spiritismo|neo-spiritualismo]], kiam la ĝenerala popolo kredis ke [[spirito]]j de mortintaj homoj komunikiĝis per movado de objektoj, strangaj sonoj kaj inkluzive per vivantaj homoj, nomataj [[mediumo]]j.
 
La komencintoj de tiuj unuaj esploroj estis la [[Kambriĝo|Kambriĝaj]] akademianoj H. Myers, Edmund Gurney kaj Sidgwick, kiuj fondis la faman SPR-n - ''Society for Psychical Research'' (Socio por Psiĥaj Esploroj). Ilia intenco estis rigore kaj science esplori la fenomenojn, studante la atestojn kaj praktikajn seancojn, faritaj de la mediumoj. Tiam ili trovis ke multaj aliaj fenomenoj ekzistas, kaj la plejmulto el tiuj ne estis kaŭzitaj de fantomoj aŭ spiritoj, sed simple per la homoj mem, dank'al iliaj nenormalaj kapabloj. la tiamaj mediumoj fariĝis do PSI-agantoj (tiuj kiuj agas per psiko). Ekde tiam, la SPR-membroj kolektadis ĉiujn historiojn, atestojn, evidentojn ktp kiuj povus esti analizita rigore.