J-sistemo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Malaprobis la tekstan ŝanĝon (de Paculo) kaj restarigis version 6812291 de Robin van der Vliet: tajperaro?
Nuligis version 6870300 de Dominik (kontribuoj, diskutpaĝo)
Etikedo: Malfaro
Linio 1:
[[Dosiero:JES 2018-2019 - J-riismo 3.jpg|eta|500px|[[Markos Kramer]] prezentis la J-sistemon dum la 10-a [[Junulara E-Semajno]] en [[Storkow (Mark)]], [[Germanio]].]]
La '''J-sistemo''' estas propono por [[Seksneŭtrala lingvaĵo|seksneŭtralaj esprimoj]] en [[Esperanto]], koncipita de [[Markos Kramer]] (membro de la [[Akademio de Esperanto]]) kaj pluevoluigita kunlabore kun [[Luko Cerante]]. Ĝia ideo estas krei novajn seksneŭtralajn radikojn per sistemeca modifado de la tradiciaj virseksaj radikoj, plej ofte per simpla aldono de la litero ''J'', kiel en ''pajtro'' (seksneŭtrala formo de ''patro''/''patrino'') kaj ''ejdzo'' (seksneŭtrala formo de ''edzo''/''edzino'').
 
Kiam oni kombinas la J-sistemon kun [[riismo]], la rezultanta lingvouzo nomiĝas '''J-riismo'''. Teorie eblas ankaŭ kombini ĝin kun alia solvo al la pronomproblemo, ekzemple kun [[ĝiismo]] (la rezultanta lingvouzo do nomiĝus ''J-ĝiismo'').<ref>{{Citaĵo el la reto|url=https://notojpririismo.blogspot.com/2019/01/prelego-kaj-diskutrondo-pri-j-riismo-ce.html|titolo=Prelego kaj diskutrondo pri J-riismo ĉe du renkontiĝoj|alirdato=2019-12-14|aŭtoro=[[Markos Kramer]]|dato=2019-01-14|eldoninto=J-riismo: riismo sen problemaj signifoŝovoj|arkivurl=https://web.archive.org/web/20191214143058/https://notojpririismo.blogspot.com/2019/01/prelego-kaj-diskutrondo-pri-j-riismo-ce.html|arkivdato=2019-12-14|citaĵo=Kiam oni kombinas la J-sistemon kun uzado de ''ri'', tio nomiĝas ''J-riismo'', sed teorie eblas ankaŭ kombini ĝin kun alia solvo al la pronomproblemo, ekzemple ''J-ĝiismo''.}}</ref>
Linio 55:
La propono de [[Markos Kramer]] povas esti konsiderata enkonduko de nova morfologia kategorio: infikso, fremda al la gramatiko de Esperanto. El tiu vidpunkto, oni ne parolus pri novaj radikoj, sed pri radikoj modifitaj per infikso.
 
Tio kontrastas kun la aglutina karaktero de vortfarado en Esperanto, precize kun la formvariado de morfemoj<ref>[[John Wells]] (1978): Lingvistikaj aspektoj de Esperanto. [[Roterdamo]]: CED (UEA). 30.</ref>, ĉar (krom la apartaj okazoj de modifoj pro la aldono de la karesaj sufiksoj -ĉj- kaj -nj-) la radikoj en Esperanto estas neŝanĝeblaj.
 
Aliflanke, ankaŭ eblas argumenti, ke ĝuste ĉar Esperanto ne havas infiksojn, tiu interpreto ne povas esti ĝusta, kaj la origine intencita interpreto, laŭ kiu temas pri novaj radikoj ne derivitaj per vortfaraj meĥanismoj de Esperanto, estas la sola ebla interpreto de la J-sistemo.
 
La fakto, ke Markos Kramer estas membro de la [[Akademio de Esperanto]] ne signifas, ke liala propono estas aŭtoritata. Fakte, ajna propono enkonduki strukturajn reformojn en la lingvon kontraŭas la celon de la institucio, kies tasko estas "konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon"<ref>[http://www.akademio-de-esperanto.org Akademio de Esperanto]</ref>. Temas pri persona propono, kun ĝis nun tre limigitaj uzo kaj akcepto.
 
== Vidu ankaŭ ==