Sindromo de Guillain-Barré: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ĝermo de nova paĝo pri foje paraliza malsano bazita sur la angla kaj la franca Vikipedioj
 
Aldonis alineon kaj prononcon de la francaj nomoj de la elkovristoj
Linio 3:
[[Dosiero:Professeur Barré Strasbourg.jpg|196px|thumb|dekstra|Jean Alexandre Barré, 1933]]
 
La '''sindromo de Guillain-Barré-Strohl''' (aŭ{{prononco|giJANbaREstrol|ɡiˈjɛnbaˈʁeˈstʁɔl}}, ofte mallongita kiel '''Guillain-Barré-Strohl''', aŭ '''GBS)''', estas [[paralizo|rapide ekestante muskola malforto]], kio povas rezulti kiam la [[imuna sistemo]] difektas la [[periferia nerva sistemo|ekstercentran nervan sistemon]]. Laŭtipe la unuaj simptomoj estas perturboj en sentado kiel malpligrandigo de la [[reflekso]]j aŭ doloro kune kun [[parezo]] (parta perdo de [[motora kapablo|motoraj kapabloj]] aŭ muskola malforto), komencante en la piedoj kaj manoj, sed ofte propagiĝante al la brakoj kaj la supra korpo ĝis la implikiĝo de ambaŭ flankoj; la simptomoj disvolviĝas dum nuraj horoj ĝis kelkaj semajnoj.<ref name="NINDS">''[https://www.ninds.nih.gov/Disorders/Patient-Caregiver-Education/Fact-Sheets/Guillain-Barr%C3%A9-Syndrome-Fact-Sheet Guillain–Barré Syndrome Fact Sheet],'' (faktarofolieto pri la GBS), la unuan de junio 2018 (angle aŭ hispane), ''NINDS'', la usona instituto pri neŭrologiaj malsanoj kaj iktoj. Alirita la naŭan de februaro 2020.</ref> Kvankam plejofte la suferantoj resaniĝas en kelkaj monatoj, ekzistas seriozaj formoj de la malsano. Dum la [[akuta (medicino)|akuta fazo]], la [[inflamo|inflamiga]] malsano povas esti vivminaca, kaj ĉirkaŭ 15 procentoj el la pacientoj disvolvas malfortecon de la [[spira sistemo|spirantaj muskoloj]], kaj sekve de tio ili bezonas [[spirigilo|mekanikan ventoladon]].<ref name="2017-libro">Fred F. FERRI, ''[https://books.google.ca/books?id=rRhCDAAAQBAJ&pg=PA529#v=onepage Ferri's Clinical Advisor 2017]'' (angle), Elsevier Health Sciences, paĝo 529. {{ISBN|9780323448383}} Alirita la okan de februaro 2020.</ref> Iuj estas tuŝitaj de ŝanĝoj en la funkcio de la [[aŭtonoma nerva sistemo]], kiuj povas konduki al danĝeraj eksternormoj en [[korbata ofteco]] kaj [[sangopremo]].<ref name="NINDS"/> Pro la preskaŭa malapero de polio[[poliomjelito]], GBS fariĝis la ĉefa kaŭzo de [[akuta molaĉa mjelito]] tutmonde. Nuntempe oni konsideras ĝin unu el la ĉefaj krizoj en [[neŭrologio]].
 
Kvankam la kaŭzo estas nekonata, la subkuŝanta mekanismo — foje ekagigita de [[infekto]] aŭ, malpli ofte, de kirurgio — implikas [[aŭtoimuna malsano|aŭtoimunan malordon]], dum kiu la [[imuna sistemo]] de la korpo erare atakas la [[periferia nerva sistemo|periferiajn nervojn]] kaj difektas ilian [[mjelino|mjelinan izolaĵon]].<ref name="2017-libro"/> Kutime la diagnozo fariĝas surbaze de la signoj kaj simptomoj, post la ekskludo de alternativaj kaŭzoj, kaj subtenata de [[provilo pri nerva kondukado|proviloj pri nerva kondukado]] kaj ekzameno de la [[cerebrospina fluido]].<ref name="2017-libro"/> Estas iuj subtipoj bazitaj sur la areoj de malforteco, rezultoj de proviloj de nerva kondukado kaj ĉeesto de [[kontraŭgangliosido|kontraŭgangliosida]]j [[antikorpo]]j.<ref name="NatRevNeuro14">Bianca van den BERG, Christa WALGAARD, Judith DRENTHEN, Christiaan FOKKE, Bart C. JACOBS, Pieter A. van DOORN, ''[https://www.ncbi.nlm.nih.gov/pubmed/25023340 Guillain–Barré syndrome: pathogenesis, diagnosis, treatment and prognosis]'' (angle), la dek-kvinan de julio 2014, ''Nature Reviews Neurology'', ''10''(8), paĝoj 469–482; doi=10.1038/nrneurol.2014.121, pmid=25023340.</ref> Oni klasifikas la malsano kiel akuta polineuropatio.<ref name="NINDS"/>
==Referencoj==