Jemena hebrea prononco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "La '''jemena hebrea''' (hebree: ''Ivrit Temanit'') estas la prononca sistemo por la hebrea tradicie uzata de la jemenaj judoj. Jemenaj judoj alporti..."
 
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
 
== Historio ==
La jemena hebrea eble estis derivita de, aŭ influita de, la hebrea de la [[Gaon|gaon-epokaj]] babilonaj judoj: la plej malnova jemenaj manuskriptoj uzas la babilonan sistemon de vokalaj simboloj, kiujn oni kredas antaŭdati la tiberiadan vokalan sistemon.<ref>''The Targum of Isaiah'' – kun superlineasuperlinia interpunkcio (red. J.F. Stenning), Oxford 1949, Enkonduko (pp. ix–x)</ref> Tiom malfrudate kiel 937 k.e., Qirqisāni skribis: “La bibliaj legoj, kiuj estas vaste disvastiĝintaj en Jemeno, estas en la babilona tradicio."<ref>''Shivtiel Book – Studies in the Hebrew Language and in the Linguistic Traditions of the Jewish Communities'' (red. Isaac Gluska & Tsemaḥ Kessar), Tel-Avivo 1992, p. 239 (en artikolo de Jehuda Racabi, kiu citas ''Kitāb al-Ānwār'', red. Leon Nemoy (eldono 30), Novjorko 1939, p. 135).</ref> Ja laŭ multaj respektoj, kiel la asimilo de ''paṯaḥ'' kaj ''səġūl'', la nuna jemena prononco konformas al la babilona sistemo pli bone ol la tiberiada (kvankam la babilona tradicio ne reflektas la proksimiĝon inter ''holam'' kaj ''sere'' en kelkaj jemenaj dialektoj). Tio okazas pro tio, ke en la babilona tradicio de vokaligo ne ekzistas klara simbolo por ''səġūl''.<ref name="Siddur Tefillat Kol Pe 1960, p. 11">''Siddur Tefillat Kol Pe'', vol. 1 (antaŭparolo verkita de Ŝalom Jichak Halevi), Jerusalemo 1960, p. 11 (Hebrea)</ref> Malgraŭ asertoj de kelkaj erudiciuloj, tio ne implicas, ke la prononcoj inter la du komunumoj estis identaj, same kiel la prononcoj de sefardoj kaj aŝkenazoj ne estas samaj, kvankam ili ambaŭ uzas la tiberiadajn simbolojn.
[[Dosiero:Babylonian_Supralinear_Punctuation,_from_Yemenite_Siddur,_April_2015.jpg|dekstra|eta|Sekcio de jemena preĝlibro, kun babilonia superlinia interpunkcio (Pirke Avot)]]
La ĉi-suba tabelo montras la sep vokalajn paradigmojn de la babilona sistemo, kiuj estas spegulataj hodiaŭ de la jemena hebrea prononco, kvankam ili nun uzas la tiberiadajn simbolojn. Ekzemple, al la babilona sistemo mankas aparta simbolo por la tiberiadaj vokaloj ''segol'' kaj ''petaĥ'', kaj inter jemenaj judoj tiuj vokaloj havas la saman prononcon.<ref>Ŝelomo Morag, ''Ha-Ivrit ŝe-be-fi Jehude Teman'' (la hebrea kiel elparolata de jemenaj judoj), Akademio de la Hebrea Lingvo: Jerusalemo 1963, pp. 92-99; 119-120 (Hebrea)</ref>
Linio 13:
|Vokaloj kun ב
 
|style="font-family: 'david'; font-size:250%" height=40 valign=top| [[FileDosiero:Supralinear--qamas.jpg|35px]]
|style="font-family: 'david'; font-size:250%" height=40 valign=top| [[FileDosiero:Supralinear--patah.jpg|35px]]
|style="font-family: 'david'; font-size:250%" height=40 valign=top| [[FileDosiero:Supralinear--sere.jpg|35px]]
|style="font-family: 'david'; font-size:250%" height=40 valign=top| [[FileDosiero:Supralinear--mobile shewa.jpg|35px]]
|style="font-family: 'david'; font-size:250%" height=40 valign=top| [[FileDosiero:Supralinear--holam.jpg|35px]]
|style="font-family: 'david'; font-size:250%" height=40 valign=top| [[FileDosiero:Supralinear--hiraq.jpg|35px]]
|style="font-family: 'david'; font-size:250%" height=40 valign=top| [[FileDosiero:Supralinear--shuraq.jpg|35px]]
|-
|Tiberiada<br />ekvivalento