Lili Ivanova: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ Direktiĝo al profesia kantado
Neniu resumo de redakto
Linio 49:
 
En tiu periodo ŝi konatiĝis kaj edziniĝis al sia unua edzo, Georgi Pavlov, kiu tiam estis postenigita en la vilaĝo Zaveto, nemalproksime de Kubrato. Ĉe ilia geedziĝo ĉeestis apenaŭ kvar homoj. Pro tio, ke lia postentempo en Zaveto pasis, ilia kunvivado komencis en la domo de liaj gepatroj en [[Pernik]]. Ilia geedziĝo tamen ne daŭriĝis longe pro la bopatrino de Lili, kiu ne aprobis ŝian kantistan karieron. Loĝante en Pernik, Lili havis eblon veturi pli ofte al Sofio por esplori la eblojn pri plua kariero. Pro la problemoj en la geedziĝo ŝi decidis ne reveni plu en Pernik kaj pli malfrue (ĉirkaŭ 1964) ŝi petis divorcon.
 
== Diskaro ==
{{Ĉefartikolo|Diskaro de Lili Ivanova}}
 
En sia kariero Lili Ivanova sonregistris kaj eldonis pli ol 35 albumojn, kelkaj el kiuj estas duoblaj. Iuj de ŝiaj gramofondiskoj estis eldonitaj ankaŭ en Rusujo, Germanujo, Rumanujo, Hispanujo kaj aliaj landoj. Ŝi estas bone konata en Rusujo.
 
=== Stilo ===
Ĉefa temo en ŝia repertuaro estas la amo. Fama estas ŝia kunlaboro kun signaj bulgaraj poetoj kaj verkistoj de kanttekstoj, inter kiuj ĉefan rolon havas la poetoj [[Damjan Damjanov]] kaj [[Pavel Matev]] (la kantoj, bazitaj sur poeziaĵoj de ambaŭ, estas po ĉirkaŭ 30-40), [[Nadeĵda Zaĥarieva]] (la edzino de Damjan Damjanov), [[Dimitar Cenov]], [[Ilja Velĉev]] kaj aliaj. Kelkaj kantoj estas bazitaj sur poeziaĵoj ankaŭ de klasikaj poetoj kiel [[Ivan Vazov]], [[Ĥristo Botev]] kaj [[Pejo Javorov]].
 
Inter la multaj muzikistoj, skribintaj kantojn por ŝi, pli signaj estas [[Tonĉo Rusev]], [[Aleksandar Josifov]], [[Aleksandar Petrov]], [[Mitko Ŝterev]], [[Najden Andreev]], [[Javor Kirin]] kaj aliaj.
 
Gravan rolon en ŝia kariero havis ankaŭ la kantaŭtoro [[Asen Gargov]], kun kiu Lili sonregistris du kunajn albumojn en la jaroj 1978 kaj 1983. Flanke de la du albumoj kaj la multaj duetoj li verkis nemalmultan nombron da kantoj por ŝi.
 
== Fontoj ==