Moderna angla lingvo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Jojceo->Joyce |
||
Linio 1:
La moderna angla estas la [[angla lingvo]] depost 1500, depost la invento de la [[presilo]]. Ĝi estas la lingvo de [[Ŝekspiro]], [[
La angla antaŭ 1500 estis la [[meza angla lingvo]].
== Historio ===
=== 1500 ===
En la du jarcentoj post 1450, du ŝanĝoj grave influis la disvolviĝon
de la angla: la invento de presarto kaj la scio pri oceana
vojaĝo. La unua normigis la anglan de [[Londono]], kaj la dua disvastigis
la anglojn kaj ilian potencon -- kaj tial ilia lingvo -- tra la mondo. Tial
dum la jarcentoj ekde 1600, la nombro de parolantoj centobliĝis.
En la jarcento XVI, la angloj komenci vojaĝi tra la mondon per
ŝipo. Unue la anglaj piratoj, kaj tiam la angla mararmeo, potenciĝis sur
la maro. En 1588, la angla mararmeo venkis la hispanan
mararmeon. Tio malfermis al la angloj la teron de [[Ameriko]], precipe
Nordameriko. La angla de ĉi tiu jarcento estis sovaĝa, ne submetinte al
la libro gramatika, sed ĝi ankaŭ estis tre fekunda. Ĉi tiu estis la
jarcento de [[Ŝekspiro]], eble la plej
bona verkisto en iu ajn lingvo, sed certe en la angla.
=== 1600 ===
<blockquote>
<em>
And it came to pass afterward, that he went throughout every city and
village, preaching and showing the glad tidings of the kingdom of God:
and the twelve [were] with him. And certain women, which had been
healed of evil spirits and infirmities, Mary called Magdalene, out of
whom went seven devils, And Joanna the wife of Chuza Herod's steward,
and Susanna, and many others, which ministered unto him of their
substance.
- [[Luko 8.1-3]]
</em>
</blockquote>
En la jarcento XVII, la angloj disvastiĝis al la orienta
marbordo de Nordameriko. Post tempo, ĉi tiuj angloj fondos naciojn
Usono kaj Kanado.
=== La mortinta mano de la latina kaj burĝa vaneco ===
En ĉi tiu epoko (ĝis la sekvanta jarcento), oni opiniis ke la
latina estis pli bona lingvo ol la angla. Sekve, multe de
vortoj estis pruntitaj el la latina, precipe vortoj kleraj kaj
precipe post 1650. Ankaŭ la latina gramatiko fariĝis
la modelo por la angla gramatiko. La leviĝanta burĝaro
studis kaj aplikis tian gramatikon -- kaj la novajn vortarojn
-- por ŝajni alteklasa. Tia vaneco helpis formi kaj fiksi la
modernan norman anglan, kiu eĉ hodiaŭ malsamas nur ete.
=== 1700 ===
En la jarcento XVIII,
Usono sendependiĝis for de
Britio, sed britia potenco pligrandiĝis en
Hindio kaj Britio
eltrovis Aŭstralion. Pli grave, Britio komencis
moderniĝi, konstruinte la unuajn fabrikojn. En la sekvanta
jarcento, tio fariĝos la bazo de ĝia monda potenco.
=== 1800 ===
En la jarcento XIX, la Britia Imperio fariĝis la
plej forta potenco en la mondo, venkinte eĉ Napoleonon, reginte la
maron kaj, per tio, unu kvaronon de la mondo. Tio disvastigis la
anglan tra la mondo. La angloj disvastiĝis al Aŭstralio,
Novzelando, Hindio kaj Afriko. Dume,
Usono multobliĝis en areo kaj
loĝantaro kaj, ĉirkaŭ 1860, fariĝis la plej granda
anglalingva nacio.
=== 1900 ===
<blockquote>
<em>
After this, Jesus traveled about from one town and village to another,
proclaiming the good news of the kingdom of God. The Twelve were with
him and also some women who had been cured of evil spirits and
diseases: Mary (called Magdalene) from whom seven demons had come out;
Joanna the wife of Cuza, the manager of Herod's household; Susanna; and
many others. These women were helping to support them out of their own
means.
- [[Luko 8.1-3]]
</em>
</blockquote>
En la jarcento XX, post du mondmilitoj kontraŭ [[Germanio]], la
monda potenco de Britio velkis kaj ĝia imperio disfalis dum la
jardekoj post 1945. Sed dum Britio falis,
Usono leviĝis kaj fariĝis
mondpotenco. Ne nur la malnova, tradicia milita kaj ekonomia potenco de
Usono, sed ankaŭ la nova potenco de la satelito, [[kino]], [[televido]],
aviadilo, universitata esploro kaj eĉ la Interreto, helpis disvastigi
la anglan kaj pliigi la valoron de scio de la lingvo. Tia granda potenco
mankas al la franca, tial la angla restas la
sola granda monda lingvo sur tero. Neatendite, la angla nun estas
instruita ne nur en la lernejoj de nacioj de la mortinta imperio, sed
ankaŭ en aliaj, ekzemple, [[Indonezio]] kaj Etiopio -- parte ĉar la
lernolibroj de siaj universitatoj estas en la angla netradukita!
La latina estis instruita en la mezepoka
Okcidento por motivo simila.
Eble post tempo, la angla atingos la celon, dezirata de Esperanto,
fariĝonte la universala dua lingvo, sed probable la leviĝanta potenco de
[[Ĉinio]] haltigos tion en la jarcento XXI.
----
/Priparolu
|