Esperanto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e "disvastiĝinta"
e →‎Stato de la lingvoevoluo: "disvastiĝinta"
Linio 147:
 
=== Stato de la lingvoevoluo ===
La kreinto de Esperanto, Ludoviko Lazaro Zamenhof, sciis, ke lingvo estas disvastigenda per kolektiva uzo, tial li limigis sian komencan proponon je minimuma gramatiko kaj malgranda vortprovizo. Hodiaŭ tamen Esperanto estas plene disvastigitadisvastiĝinta lingvo kun tutmonda komunumo de parolantoj kaj kompleta esprimaparato. Multaj ideoj de Zamenhof antaŭiris la ideojn de la fondinto de la moderna lingvistiko [[Ferdinand de Saussure]], kies frato estis Esperantisto.
 
Komence, la lingvo konsistis el ĉirkaŭ mil [[normala radiko|vortradikoj]], el kiuj oni povis krei 10–12 mil vortojn. La nunaj [[esperantaj vortaroj]] enhavas ofte eĉ 15–20 mil radikojn, el kiuj jam da vortoj deriveblas centmiloj; krome la lingvo daŭre evoluas. La aktualajn tendencojn observas kaj kontrolas la [[Akademio de Esperanto]]. Dum sia historio, Esperanto estis uzita por atingi diversajn celojn, iujn el ili eblas taksi problemaj. La lingvo estis malpermesita kaj ĝiaj uzantoj persekutataj kaj dum la erao de [[Stalin]], konsideranta ĝin „lingvo de mondcivitanoj“, kaj dum [[Adolf Hitler|Hitler]], por kiuj ĝi estis „lingvo de Hebreoj“ (ĉar Zamenhof, la kreinto, mem estis Hebreo).<ref name="Ĝisdate pri Esperanto">{{citaĵo el retejo | eldoninto = Universala Esperanto‑Asocio | titolo = Ĝisdate pri Esperanto | dato = 2009-12-14 | url = https://uea.org/pdf/ghisdate/ghisdate_esperanta.pdf |arkivurl= https://web.archive.org/web/20161210002046/https://uea.org/pdf/ghisdate/ghisdate_esperanta.pdf | arkivdato = 2016-10-12 | citaĵo = La lingvo estis malpermesita, kaj ĝiaj uzantoj persekutataj{{tripunkto}}de Hitler, por kiu ĝi estis lingvo de judoj{{tripunkto}}Zamenhof, kreinto de la lingvo, estis judo}}</ref><ref>{{citaĵo el la reto | url = http://www.bbc.com/future/story/20180110-the-invented-language-that-found-a-second-life-online | titolo = The invented language that found a second life online | alirdato = 2018-01-17 | familia nomo = Penarredonda | persona nomo = Jose Luis | dato = 2018-01-10 | verko = BBC Future | eldoninto = BBC | lingvo = en | citaĵo = Both Stalin and Hitler prosecuted it. The former because he saw it as a tool of Zionism, the latter because he disliked its anti-nationalist ideals.}}</ref>