Laŭzio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 19:
}}
 
'''Laŭzio''', '''Laoco''',<ref>La Laoco tao-te-ĉing aŭ la libro de moralo (trad. Seiho Nishi, Amika Esperanto-Rondo / Laŭte!, Beauville 1996, 25 p.)</ref> aŭ '''Laocio'''<ref>[http://vortaro.net/#Laocio formo] preferata de la [[Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto]]</ref> (6-a jarcento a. K.) (老子, [[pinjino]]: ''Lǎozǐ'', [[Wade-Giles]]: ''Lao Tsu'', ankaŭ latinigita kiel ''Lao-tse''; ''la olda majstro'') estas grava [[Ĉinio|ĉina]] [[filozofio|filozofo]] kaj [[poeto]] kiu, laŭ la legendo, skribis la libron [[Daŭdeĝingo]] ([[Wade-Giles]]: ''Tao Te Ching'', [[pinjino]]: ''Dàodéjīng'', "La granda libro pri la virto de la Vojo")<ref name=stanford/> kaj fondis la [[taoismo]]n, unu el la tri ĉefaj religioj de tradicia [[Ĉinio]] (kune kun [[budhismo]] kaj [[konfuceismo]]), kaj, kun konfuceismo, parto de la fundamento de [[ĉina filozofio]]. Laŭzio kaj taoismo profunde influis la ĉinajn pensaron, arton kaj spiriton. Budhisma skolo influita de la taoismo estas la [[zen-budhismo]]. Li eĉ estas adorata kiel diaĵo en taoismo kaj en tradicia ĉina religio.
 
Kvankam li estas [[legendo|legenda]] figuro, li estis kutime datita el ĉirkaŭ la 6-a jarcento a. k. kaj rekonita kiel samtempulo de [[Konfuceo]], sed kelkaj historiistoj polemikas, ke fakte li vivis dum la epoko de la [[Milit-ŝtatoj]] de 5-a aŭ 4-a jarcento a.K.<ref>{{Harvtxt|Kohn|2000|p=4}}</ref> Centra figuro en [[ĉina kulturo]], Laŭzio estis postulita kaj de la imperiestroj de la [[Dinastio Tang]] kaj de modernaj homoj de familinomo Li (李) kiel fondinto de ties stirpo. Tra historio, la verko de Laŭzio estis adoptita de diversaj [[Kontraŭ-aŭtoritatismo|kontraŭ-aŭtoritatismaj]] movadoj.