'''Sankta Ireneo''' ({{lang-la|Irenaeus}}, {{lang-grc|Εἰρηναῖος|t=''Eirēnaîos''}} “Pacema”; [[125]]-–[[202]]) ({{lang-la|Irenaeus}}) estis la dua episkopo de Lugdunum (la nuno [[Liono]], [[Francio]]), unu el la [[Patroj de la Eklezio]] kaj la plej grava teologo de [[kristanismo]] en la [[2-a jarcento]]. Li batalis kontraŭ la herezo de [[gnostikismo]], precipe en sia libro <cite>Kontraŭ Herezoj</cite> (latine, <cite>Adversus haereses</cite>). En lia libro, li klarigis la doktrinojn de gnostikismo kaj montris, ke tiuj kontraŭdiris la instruojn de la [[Biblio]] kaj la [[apostoloj]]. Ĝis la [[20-a jarcento]], kiam gnostikaj skriboj estis trovitaj en la dezerto de [[Egipto]], Ireneo estis nia ĉefa fonto pri la doktrinoj de gnostikismo. Tamen la eltrovitaj skriboj montris, ke Ireneo skribis pri gnostikismo tre precize.