Gimnastiko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
nova kunlaboraĵo de la semajno
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
'''Sporta gimnastiko''' estas individua [[sporto]] konsistanta el diverstipaj korpaj ekzercoj por kiuj necesas forto, flekseblo, mov-lerteco, ekvilibro kaj gracio. Por tiuj ekzercoj gimnastikistoj uzas diversajn aparatojn aŭ ilojn inter kiuj troviĝas paralelaj stangoj, malsimetriaj stangoj, trabo, ĉevalo (kun aŭ sen ansoj), reko (paralelaj stangoj), du-ringo, tapiŝo kaj saltotabulo.
 
Gimnastiko estas unu el la sportoj kiuj partoprenas [[someraj olimpikoj|somerajn olimpikojn]]. Ĝin normigas la [[Internacia Federacio de Gimnastiko]] (''Federation Internationale de Gymnastique'' ([[Internacia Federacio de Gimnastiko]]) <ref>Federation Internationale de Gymnastique http://www.fedintgym.com/</ref>, sed ekzistas ankaŭ naciaj organizoj. La venkanton decidas ĵurio per poentoj.
 
[[Gimnastikejo]] estas loko, kiu permesas la praktikadon de gimnastiko, [[sporto]]j aŭ fizikaj ekzercoj en fermita areo kun pluraj maŝinoj kaj sportiloj disponeblaj al tiuj, kiuj ĝin vizitas.
==Historio==
La vorto gimnastiko venas de la komuna greka adjektivo (gimnos), per la rilata verbo γυμνάζω, kies signifo estas "trejni nuda", "trejni en gimnastika ekzerco", ĝenerale "por trejni, por praktiki". La verbo tiun signifon havis, ĉar atletoj en antikvaj tempoj praktikis kaj konkuris sen vestaĵo.
 
Gimnastiko formiĝis en [[antikva Grekio]], en [[Sparto]] kaj [[Ateno]], kaj estis utiligita kiel metodo por prepari virojn por militado. La manovroj estis faritaj nude krom la bataliloj. Ateno kombinis tiun fizikan trejnadon kun eduko de la menso. Ĉe la ''Palestra'', sporteduka trejnadcentro, la disciplino de edukado de la korpo kaj edukado de la menso estis kombinitaj, kreante formon de gimnastiko kiu estis pli estetika kaj individua kaj kiu superis la formon kiu koncentriĝis en severeco, disciplino, la emfazo ĉe rekordatingoj.
 
== Aparataro ==