Bacilo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
fixed cite error
eNeniu resumo de redakto
Linio 27:
|komunejo =
}}
'''Bacilo''' (latine ''Bacillus'') estas [[genro (biologio)|genro]] de [[gram-pozitivaj bakterioj|gram-pozitivaj]] [[eŭbakterio]]j, kies [[ĉelo]] havas formon de rekta bastoneto, moviĝas per [[flagelo]]j kaj produktas [[sporo]]n en malfavoraj kondiĉoj. En pli ĝenerala senco ĝi estas morfologia nomo de diversgenraj eŭbakterioj en formo de rekta bastoneto, '''bastonetbakterio'''.<ref name="PIV">Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto</ref>
 
En la subkonscio de la publiko bacilo estas kaŭzanto de diversaj malsanoj same kiel viruso.
Linio 35:
'''mira bacilo''' (''Serratia marcescens'') estas specio de eta bacilo, kiu produktas sangoruĝan koloron (ĝi kaŭzas fenomonon de la t.n. [[Sanganta hostio|sangantaj hostioj]]). <ref name="PIV"/>
 
'''subtila bacilo''' (''Bacillus subtilis''') estas specio de bacilo, kiu multiĝas i.a. en forlasitaj infuzaĵoj de herboj. <ref name="PIV"/>
 
'''kojlobacilo''' (''Escherichia coli'') estas specio de eŭbakterio, troviĝanta en grundo, ofte en akvo, normale vivanta en la intesto de homo kaj bestoj, sed iafoje estiganta malsanojn, i. a. [[citino]]n kaj [[kojlobacilozo]]n). <ref name="PIV"/>
 
'''laktobacilo''' (''Lactobacillus'') estas genro de aertoleraj eŭbakterioj kapablaj fermentigi sukerojn al laktata acido, vivantaj sur plantoj kaj en la intesto de homoj kaj bestoj. La laktobaciloj grave rolas en la malkompono aŭ male la produktado de nutraĵoj (diversaspecaj fromaĝoj, i.a. jogurtoj, saŭrkraŭto, insilaĵoj) kaj estas medicine uzataj por rekrei la intestan flaŭron okaze de diversaj laksoj aŭ de antibiotika terapio (vidu ankaŭ [[Bakterio|laktobakterioj, bifidobakterio]]). <ref name="PIV"/>
 
 
'''tiobacilo''' (''Thiobacillus'') estas genro de acidotoleraj eŭbakterioj, kiuj produktas energion per oksidado de sulfuro al sulfato (ekz. ''Thiobacillus thiooxydans'') aŭ ankaŭ de ferozaj al ferikaj jonoj (''Thiobacillus ferooxidans'') (vidu ankaŭ [[Bakterio|ferobakterioj, tiobakterio, purpurbakterioj, verdbakterioj, varmegbakterioj]]). <ref name="PIV"/>
 
 
'''baciloportanto''' estas estulo, kiu disportas infektajn bacilojn. Ofte la estulo mem estas imuna kontraŭ la koncerna malsano, do ŝajnas tute sana, sed povas infekti aliajn estaĵojn, kaj pro tio la baciloportanto estas danĝera. Se temas pri besto, oni mortigas ĝin kaj ĝian korpon forbruligas. Se temas pri homo, oni devas izoli lin aŭ ŝin en severa kvaranteno ĝis resanigo aŭ trovi alian rimedon por protekti la socion.