Esperantistaj blinduloj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
Linio 5:
Profesoro [[Théophile Cart]] ekde [[1904]] dediĉas parton de sia koro kaj laboro krei kunlaboron de blinduloj en la tuta mondo pere de [[Esperanto]]. Li komencas la unuan Esperanto kurson en la blindulejo de Lausanne ([[Svisio]]) kaj konsentinte kun la plej sukcesintaj lernintinoj, [[Helena Gal]] kaj [[Roza Vogt]] kaj kun [[Harald Thilander]] en [[Stokholmo]] ili fiksis la [[brajlo|brajloalfabeton]] por Esperanto donante por la kvin konsonantoj supersignitaj tute logikan brajloformon, almetante al la signoj de la pura litero ĉiam la saman punkton.
 
Tiam [[Théophile Cart]] brajle presigis gramatikojn de Esperanto en diversaj lingvoj, presigis la [[Fundamenta Ekzercaro|Fundamentan Ekzercaron]], kaj kun argumentplena petskribo li dissendis tiujn al ĉiuj reĝinoj de [[Eŭropo]] por ricevi apogon kaj financan helpon por tiu ĉi filantropia agado. La rumana reĝino, la poeto [[Carmen SYLVASylva]], patrino de sialandaj blinduloj; fondinto de la iam mondfama "[[Vatra Luminoasa]]", kaj la sveda reĝino [[Margareto]] estis la solaj, kiuj respondis kaj finance kaj agade helpis la movadon.
 
En [[1904]] [[Théophile Cart]] aperigis en brajla preso la unuan jarkolekton de la gazeto [[Esperanta Ligilo]]. Dekfoje en la jaro ĝi aperis. Blindulaferaj kaj pri-Esperantaj artikoloj, noveloj, poeziaĵoj, politika kroniko, humoro, diversaj problemoj alternis en la gazeto. La blindula legantaro akceptis favore "sian ĵurnalon" kaj la nombro de la abonantoj tre rapide ekkreskis. Komenciĝis baldaŭ kursoj en multaj blindulejoj diverslandaj, fondiĝis naciaj Esperanto-grupoj kaj en [[1909]] la UK en [[Cambridge]] jam gastigis dudekkvinon da geblinduloj, kiuj ĝoje kaj ĝue partoprenis unuan fojon en tiom granda nombro la kongreson de vidantaj Esperantistoj.
Linio 17:
Dum la dua kongreso en [[Helsinko]] deklaris Stejskal, ke li mem, kun helpo de sialanda "[[Societo de Ĉeĥoslovakaj Nevidantaj Esperantistoj]]" ([[SOĈNE]]) fondos la oficejon: [[Internacia Blindulafera Informejo kaj Statistikejo]] ([[IBIS]]). La informejo kolektis kaj disponigis multajn valorajn sciigojn por int. kaj naciaj blindulaferaj celoj. Depost la morto de Stejskal ĝin gvidas [[Vuk Echtner]] en Prago.
 
Inter la kongresoj plej grava estis la kvara en [[Vieno]], kiu definitive fondis la tutmondan asocion traktatan dum ĉiuj antaŭaj kongresoj: [[Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj]]. [[UABE]] ekfunkciis tiam kun jena estraro: Prez. [[Josef Kreitz]], Germ., dua prez. [[Paul REMYRemy]], Franc., unua sekr. [[Victor Hendriĉ]], vidanto, Belg., dua sekr. [[Anni Friman]], Finnl., kasisto W. P. Merrick, Angl., red. [[Harald Thilander]], Sved., konsilanto prof. Stejskal. Unua ago de UABE estis eldono de nigrepresita priblindula gazeto [[Ligilo por Vidantoj]], kiu per apartaj monsubtenoj aperas de tempo at tempo kun ĉiam interesaj enhavo kaj ilustraĵoj.
 
Unu post la alia fondiĝis blindulaj E-istaj grupoj en [[Ĉeĥoslovakio|Ĉeĥoslovakujo]], [[Finnlando]], [[Hungario|Hungarlando]], [[Germanio|Germanujo]], [[Francio|Francujo]], [[Danio|Danujo]] k. a. La ĉeĥoslovaka SOĈNE regule aperigas gazeton [[Aŭroro]], la [[Esperantista Blindulligo]] de [[Germanio]], la [[EBLOGO]] eldonas la gazeton [[La Blinda Esperantisto]], la hungara [[BELHORO]] (Blinda) E-istoj Loĝantaj en Hungara Re lando) ankaŭ eldonas iafoje siajn sciigojn. Ĉiuj tri gazetoj estas brajlepresitaj
Linio 29:
Diversaj brajlopresejoj eldonis valorajn beletristikajn, sciencajn kaj instruajn verkojn en E. Bonaj vortaroj ebligas al Esperantistaj blinduloj lerni fremdajn lingvojn. UABE ankaŭ ebligis al blinduloj partopreni literaturajn konkursojn tiamantere, ke ilian brajleskribitajn verkojn oni transkribis senkoste en nigran skribon. En kelkaj Internaciaj Floraj Ludoj blinduloj havis gravajn sukcesojn. En multaj blindulaj lernejoj oni instruas Esperanton , en kelkaj devige.
 
Depost novjaro [[1932]] [[UABE]] ŝanĝiĝis je [[UABO]]: [[Universala Asocio de Blindul-Organizaĵoj]], kies nuna estraro estas unua prez. Kreitz, dua prez. Jan. Silhan, Poll, unua sekr. Thilander, dua sekr. d-ro Taneredi, it, Kas. W. P. Merrick kaj du konsilantoj, direktoro Veljko. L. Ramadanoviĉ,, vidanto, jugosl., kaj d-ro [[Miklos BANOBano]], Hung. La asocio havas delegitojn en preskaŭ ĉiuj landoj.
 
Rimarko. La artikolon tralegis Vuk Echtner.