Die schöne Müllerin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+Projektoj, multaj kosmetikaj ŝanĝoj
 
Linio 1:
[[Dosiero:Franz Schubert by Wilhelm August Rieder 1875.jpg|eta|dekstre|Franz Schubert]]'''Die schöne Müllerin''' (op. 25, [[Deutsch-Verzeichnis|D.]] 795) estas lidociklo por kantvoĉo kaj piano, kiun [[Franz Schubert]] komponis en 1823.
 
Teksta bazo de la ciklo estas la poemaro ''Die schöne Müllerin'' de [[Wilhelm Müller]], kiu enestas en la kolekto ''77 nachgelassene Gedichten aus den Papieren eines reisenden Waldhornisten'' el 1821. Schubert muzikigis el la 25 poemoj 20 <ref>Line muzikigis ''Das Mühlenleben'' (laŭ n-ro 6) -'' Erster Schmerz, letzter Schmerz'' ( laŭ n-ro 15) - ''Blümlein Vergißmein'' ( laŭ n-ro 17) - der ''Prolog'' samkiel ''Epilog''</ref> , kio nuligas la romantisman ironion intencitan de la poeto kaj la pesimisman finon. <ref>Ernst Hilmar: ''Franz Schubert'', Rowohlt, Hamburgo, 1997, paĝo 97</ref> La enhavo rilatas – laŭ biografiaj fontoj kaj literoj – al la neplenumita amo de Müller al Luise Hensel. <ref>Erika von Borries: ''Wilhelm Müller, Der Dichter der "Winterreise", Eine Biographie'', C.H. Beck, Munkeno, 2007, paĝoj 52-65</ref> <ref>Peter Gülke: ''Franz Schubert und seine Zeit'', Laaber-Verlag, 2-a eldono de la originala eldono el 1996, 2002, paĝoj 216 kaj 217</ref>
 
== Enhavo ==
[[Dosiero:Dichter Wilhelm Müller.gif|eta|185px|maldekstre|Wilhelm Müller]]
La enhavo estas tipe [[Romantismo|romantisma]]: juna muelista submajstro migradas. Li sekvas la pason de rivereto, kiu kondukas lin finfine al muelejo. Tie li enamiĝas en la filinon de sia nova majstro. Sed la celata amrilato al la bela kaj por li neatingebla muelista filino fiaskas. Ŝi ja eble je la komenco ne malinklinas al li. Sed tiam ŝi sin turnas al ĉasisto, ĉar ĉi tiu havas la pli renoman profesion kaj korpigas virecon kaj seksforton. Freneziĝinte pri tio la malfeliĉa muelisto sin dronigas en la rivero, kiu en la lidociklo mem enprenas la rangon de „kunaganto“: Ĝi estas ofte alparolata rekte de la muelisto; en la antaŭlasta lido (Der Müller und der Bach – la muelisto kaj la rivereto) la du kantas alterne, en la lasta lido finfine (Des Baches Wiegenlied – lulkanto de la rivereto) la rivereto kantas elegian dorm- kaj mortkanton por la muelisto, kiu kuŝas en ĝi kiel en mortolito. La rivereto estas rigardata amiko de la muelisto, sed estas ankaŭ interpretebla kiel malamiko kiel [[Mefistofelo]], ĉar ĝi kondukas la mueliston morten.
 
== Interpretado ==
La unuaj lidoj de la ciklo estas komponitaj gajaj kaj antaŭenpuŝiĝaj, kio rezultigas ankaŭ la rapidan - ofte tenata en 32-aj notoj - pianakompanadon. La dua parto de la lidociklo ŝanĝiĝas en rezignemon, melankolion kaj senkonsciigan koleron kaj similas pro sia mortsopiro al la dua granda lidociklo de Schubert: Die [[Winterreise]]. La duono de la titoloj de la dua parto do staras en minoro. La limoj inter senbrida vivovolo, timo kaj malespero, melankolio ĝis deprimiĝo en ambaŭ verkoj estas profunde elsonditaj. En la komponaĵo respeguliĝas krom la propra malfeliĉa amo de Schubert ankaŭ lia vivohumoro stampita de grava malsano ([[sifiliso]]) <ref>Walther Dürr, Andreas Krause:'' Schubert Handbuch'', Bärenreiter, Kassel, 2-a eldono 2007, paĝo 31</ref>.
 
== Unuopaj kantoj ==
{| class="wikitable"
|-
! Titel !! Komenco de la lido !! Tempoindiko !! Tonalo
|-
| 1.Das Wandern || "Das Wandern ist des Müllers Lust..." || Mäßig geschwind / Modere rapida || B♭-maĵora
|-
| 2. Wohin? || "Ich hört' ein Bächlein rauschen..." || Mäßig / Modera || G-maĵoro
|-
| 3. Halt! || "Eine Mühle seh' ich blinken..." || Nicht zu geschwind / Ne tro rapida || C-maĵoro
|-
| 4. Danksagung an den Bach || "War es also gemeint, mein rauschender Freund..." || Etwas langsam / Iomete malrapida || G-maĵoro
|-
| 5. Am Feierabend || "Hätt' ich tausend Arme zu rühren..." || Ziemlich geschwind / Tre rapida || A-minoro
|-
| 6. Der Neugierige || "Ich frage keine Blume..." || Langsam / || B-maĵoro
|-
| 7. Ungeduld || "Ich schnitt' es gern in alle Rinden ein..." || Etwas geschwind / Iomete rapida || A-maĵoro
|-
| 8. Morgengruss || "Guten Morgen, schöne Müllerin!" || Mäßig / Modera || C-maĵoro
|-
| 9. Des Müllers Blumen || "Am Bach viel kleine Blumen steh'n..." || Mäßig / Modera || A-maĵoro
|-
| 10. Tränenregen || "Wir saßen so traulich beisammen..." || Ziemlich langsam/ Tre malrapida || A-maĵoro
|-
| 11. Mein! || "Bächlein, lass dein Rauschen sein..." || Mäßig geschwind / Modere rapida || D-maĵoro
|-
| 12. Pause || "Meine Laute hab' ich gehängt an die Wand..." || Ziemlich geschwind || B♭-maĵoro
|-
| 13. Mit dem grünen Lautenbande || "Schad' um das schöne grüne Band..." || Mäßig / Modera || B♭-maĵoro
|-
| 14. Der Jäger || "Was sucht denn der Jäger am Mühlbach hier?" || Geschwind / Rapida || C-minoro
|-
| 15. Eifersucht und Stolz || "Wohin so schnell, so kraus und wild, mein lieber Bach?" || Geschwind / Rapida || G-minoro
|-
| 16. Die liebe Farbe || "In Grün will ich mich kleiden..." || Etwas langsam / Iomete malrapida || B-minoro
|-
| 17. Die böse Farbe || "Ich möchte zieh'n in die Welt hinaus..." || Ziemlich geschwind / Tre rapida || B-maĵoro / B-minoro
|-
| 18. Trockne Blumen || "Ihr Blümlein alle, die sie mir gab..." || Ziemlich langsam / Tre malrapida || E-minoro
|-
| 19. Der Müller und der Bach || "Wo ein treues Herze in Liebe vergeht..." || Mäßig / Modera || G-minoro
|-
| 2019. Des Baches Wiegenlied Der Müller und der Bach || "GuteWo Ruh',ein gutetreues Ruh',Herze tu'in dieLiebe Augen zuvergeht..." || Mäßig / Modera || EG-maĵorominoro
|-
| 20. Des Baches Wiegenlied || "Gute Ruh', gute Ruh', tu' die Augen zu..." || Mäßig / Modera || E-maĵoro
|}
 
Linio 63:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
{{Portalo Muziko}}
* {{IMSLP2|id=Die Schöne Müllerin, D.795 (Op.25) (Schubert, Franz)|cname=Die schöne Müllerin}}
* [http://www.impresario.ch/karaoke/index.php?query=795 Die schöne Müllerin (MIDI)]
* [http://www.goethezeitportal.de/index.php?id=2885 La poemo„Ungeduld“ de Wilhelm Müller sur poŝtkartoj]
* http://librivox.org/sammlung-deutscher-gedichte-006-by-various/
* [http://www.youtube.com/watch?v=e5gWlmJqaB4 AudioVideo: Dietrich Fischer-Dieskau kaj Christoph Eschenbach 1992 en Parizo]