Germana lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 113:
La germana apartenas al la [[Okcidentĝermana lingvaro|okcidenta branĉo]] de la [[Ĝermana lingvaro|ĝermana lingvaro]] en la [[Lingva familio|familio]] [[Hindeŭropa lingvaro|hindeŭropa]]. Kun la [[nederlanda lingvo|nederlanda]], nome ĝia plej proksima parenco, ĝi formas lingvaran zonon tre koheran kaj tre bone difinita kiu klare apartiĝas disde siaj najbaroj per precizaj lingvaj limoj. Tiuj najbaroj estas la jenaj: norde, la [[Frisa lingvaro|frisa]] kaj la [[dana lingvo|dana]]; oriente, la [[pola lingvo|pola]], la [[Soraba lingvo|soraba]], la [[Ĉeĥa lingvo|ĉeĥo]], la [[hungara lingvo|hungara]] kaj la [[kroata lingvo|kroata]]; sude, la [[slovena lingvo|slovena]], la [[Friula lingvo|friula]], la [[Ladina lingvo|ladina]], la [[Romanĉa lingvo|romanĉa]], la [[Lombarda lingvo|lombarda]] kaj la [[itala lingvo|itala]]; kaj okcidente, la [[nederlanda lingvo|nederlanda]], la [[Limburga lingvo|limburga]], la [[Luksemburga lingvo|luksemburga]], la [[franca lingvo|franca]] kaj la [[Arpitana lingvo|frankoprovenca]]. Scepte pro la frisa, la nederlanda, la limburga kaj la luksemburga, neniu el tiuj lingvoj estas okcidenta ĝermana: konsekvence, ili estas klare diferencaj el la germana kaj el la nederlanda. Tamen, spite la fakton ke la frisa estas ĝermana lingvo, same kiel la germana kaj la nederlanda, oni konsideras, ke ĝi ne estas reciproke komprenebla kun tiuj.<ref name="Hawkins" />
 
La situacio estas pli komplika rilate al la distingo inter la germana kaj la nederlanda. Ĝis antaŭ nelonge estis [[dialekta komplekso]] laŭlonge de la tuta germanparolanta areo, sen lingvaj limoj. En tiu dialektaro, la dialektoj ĉiam estas reciproke interkompreneblaj kun siaj plej najbaraj [[dialekto]]j, sed tiuj kiuj estas pli malproksimaj plej ofte ne estas interkompreneblaj. La germana-nederlanda dialekta komplekso rilatas al klasigo de la dialektoj en supra germana kaj malsupra germana kun bazo sur la dua konsonanta mutacio. Tiel la nederlanda estus parto de la grupo malsupra germana. Tamen, pro la politika apartigo inter Germanio kaj Nederlando, la dialektoj de la malsupra germana de Germanio kaj de Nederlando ekevoluis sendepende laŭlonge de la [[20a jarcento]]. Krome, en ambaŭ landoj multaj dialektoj estas preskaŭ formortantaj ĉar ili estas anstataŭataj per la [[normiga [[lingvo]]. Pro tio, ekformiĝas la lingva [[limo]] inter la nederlanda kaj la germana.
 
Kvankam la germana estas gramatike tre simila al la nederlanda, ĝi estas tre diferenca en la dialogo. Parolanto de unu de la lingvoj bezonas iom da praktiko por kompreni parolanton de la alian. Komparu, por ekzemplo:
:''De kleinste kameleon is volwassen 2&nbsp;cm groot, de grootste kan wel 80&nbsp;cm worden.'' (nederlanda)
:''Das kleinste Chamäleon ist ausgewachsen 2&nbsp;cm groß, das größte kann gut 80&nbsp;cm werden.'' (germana)
: («La plenkreska [[kamaleonokameleono]] plej malgranda estas 2&nbsp;cm longa, la plej granda povas atingi 80&nbsp;cm.»)
 
La unulingvaj parolantoj de nederlanda ĝenerale kapablas legi germanan, kaj la parolantoj de malsupra germana ĝenerale kapablas legi la nederlandan, sed ili havas problemojn por kompreni la parolatan nederlandan.