Fariseoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Fariseoj''' (el la [[hebrea lingvo]] ''Parasch'', divido, apartigo) estis sekto de [[judismo]]. La tradicio formis gravan parton de la juda [[teologio]]; ĝi konsistis el kolekto de sinsekvaj interpretoj donitaj pri la senco de la [[Biblio|Sanktaj Skriboj]] kaj kiuj fariĝis nepre kredindaj [[dogmo]]j. Tio estis la leĝistoj, temo de senfinaj diskutadoj, plej ofte nur pro demandoj pri vortoj aŭ pri formoj. El tiuj interpretoj, naskiĝis pluraj [[sekto]]j, el kiuj ĉiuj pretendis havi la monopolon de l' [[vero]]; kiel preskaŭ ĉiam okazas, tiuj sektoj funde malamis unuj aliajn. Inter tiuj sektoj, la plej influhava esti tiu de la '''fariseoj''' kiuj havis kiel ĉefon [[Hillel]], judan leĝiston naskitan en [[Babilono]], fondinton de fama [[skolo]], kiu instruadis, ke nur al la Skribaĵoj oni ŝuldas fidon.
 
Ĝia apero estis ĉirkaŭ [[-200]]. La fariseoj estis persekutataj en diversaj epokoj, precipe dum la regadoj de [[Hirkano la 1-a]], ĉefpastro kaj reĝo de la [[judoj]], de [[Aristobulo la 1-a]] kaj de [[Aleksandro (Sirio)|Aleksandro]]; tamen tiu ĉi lasta redonis al ili iliajn honorojn kaj havaĵojn, kaj tiel ili reakiris sian potencon kaj ĝin konservis ĝis la ruino de [[Jerusalemo]] en la jaro [[70]], kiam ili malaperis pro la [[diasporo]] de la judoj. En la komenco de kristanismo, fariseoj estis la ĉefaj kontraŭuloj de nova religio, kaj aperas ofte en [[Evangelio]]j disputante kun [[Jesuo]], kiu tre ofte diris kontraŭ ilia hipokritecon, tiel la vorto "fariseo" estas ankaŭ uzata de kristanoj kaj antisemitoj kiel sinonimo de "hipokrito".
 
La fariseoj, kiel uzite en la esperanta biblio, ([[hebrea|hebree]]: ''peroushim, la apartuloj'') estis [[teologio|teologa]] grupo de la [[antikvo|antikva]] [[judismo]]. Ĝi kreiĝis dum la epoko de la dua juda [[templo]] (ĉirkaŭ [[-530|530]] a.K. ĝis [[70]] p.K.) kaj iĝis kiel [[rabeno]]j la nura postvivanta juda komunumo, la du aliaj estintaj la [[esenoj]] kaj la [[saduceoj]]. Tamen oni ofte konsideras la poste estiĝintan [[karaismo|karaistojn]] kiel intelektajn heredulojn de ĉi lastaj, la saduceoj.