Mohandas Karamchand Gandhi: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 29:
Mohandas montris grandan amon kaj respekton al siaj gepatroj. Lia patro, Karamchand Gandhi, estis ano de la tribunalo de Kortumo Raĝasthanik, kaj ĉefministro de la princlandoj de Porbandar kaj Rajkot, kiel estis la familio Gandhi jam de ses generacioj. Gandhi priskribis lin kiel homo, kiu malgraŭ limigita edukado, kapablis solvi problemojn danke al sia sperto. Lia patrino, Putlibai, estis la kvara kaj lasta edzino de lia patro, de kiu ŝi havis kvar infanojn, Mohandas estanta la plej juna. Li memoris ŝin ĉefe kiel virino tre pia, atendante atente siajn religiajn ĵurojn, ĉefe [[fasto]]n kaj la viŝnuajn ritojn. Tiel Gandhi naskiĝis en familio riĉa, tiel lia patro, kiu portis orjuvelon povis ekzemple donaci al sia lasta filo [[akordeono]]n.
 
Propravorte Gandhi estis mezbona lernejano en la baza lernejo de Porbandar, kaj sekve iĝis tre studema, kvankam tre timema kaj sentebla en la mezlernejo de [[RajkotRaĝkot]]<ref>{{en}} M.K. Gandhi, ''Autobiographie ou mes expériences de vérité'', Unua parto, ĉapitroj 2 kaj 5.</ref>.
 
En majo de la jaro [[1883]], Gandhi, dektrijaraĝa estis edzigita de siaj gepatroj al la samaĝa [[Kasturba Gandhi|Kasturba Makhanji]] (nomata ankaŭ ''Kasturbai'' au simple ''Ba''). Ili havis entute kvar filojn: [[Harilal Gandhi]], naskiĝinta en [[1888]], [[Manilal Gandhi]], naskiĝinta en [[1892]], [[Ramdas Gandhi]], naskiĝinta en [[1897]] kaj [[Devdas Gandhi]], naskiĝinta en [[1900]]. Post tiu geedziĝo, prokrastiĝis la studado de unu jaro, sed ĉar li estis bona studanto, oni permesis al li transsalti unu klason, kio tamen estigos problemojn dum liaj sekvaj lernejanaj jaroj.<ref>{{en}} M.K. Gandhi, ''Autobiographie ou mes expériences de vérité'', Unua parto, ĉapitro 5.</ref>.