Mohandas Karamchand Gandhi: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 200:
Gandhi konsilis al la kongreso rifuzi la proponojn de la ''British Cabinet Mission'' en [[1946]], ĉar li ne kredis je la grupiĝo proponita de ŝtatoj kun plimulto islama, kiun li konsideris kiel komenco de divido. Tamen tio estis unu el la maloftaj okazoj kiam la kongreso rifuzis lian opinion (sed ne lian aŭtoritaton), ĉar Nehru kaj Patel sciis, ke se la kongreso ne akceptus la proponon, la kontrolo de la registaro irus al la manoj de la islama ligo.
 
Inter [[1946]] kaj [[1947]] pli ol 5.000 personoj estis mortigitaj en interkomunumaj perfortoj. Milionoj da homoj estis translokigitaj devige por egaligi la loĝlokojn de poploj laŭ religiaj kredoj. Gandhi defunde kontraŭstaris planojn por dividi Hindujon en du apartajn landojn. Multaj islamanoj vivis en Hindujo apud hinduoj aŭ [[sikismo|sikoj]] kaj subtenis unuiĝintan Hindujon. Sed [[Muhammad Ali Jinnah]], estro de la islama ligo, estis tre populara en la ŝtatoj de [[Panĝabo]], [[Sindh]], [[NWFPĤajber-Paŝtulando]] kaj orienta [[Bengalujo]].
 
La dividon akceptis la estraro de la kongreso kiel ununura rimedo por eviti grandskalan internan militon inter islamanoj kaj hinduoj. Ili sciis, ke Gandhi rifuzus kategorie tian dividon, kaj ne eblis, ke la kongreso antaŭenirus sen la konsento de Gandhi, kies populareco estis grandega en la partio kaj en la tuta Hindujo. La kunuloj la plej proksimaj de Gandhi konsentis al la divido, kiel plej bona solvo kaj [[Sardar Vallabhbhai Patel|Sardar Patel]] pruvis lin konvinki. Fine Gandhi diŝirite konsentis por eviti internan militon.