Hinda sendependiga movado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
La '''Hindia sendependiga movado''' enhavis aktivecon kaj ideojn cele al la fino de la regado fare de [[Brita Orienthinda Kompanio]] (1757–1857) kaj de la [[Brita Hindio]] (1857–1947) en la [[Hindia subkontinento]]. La movado daŭris dum totalo de 90 jaroj (1857–1947).
 
==Priskribo==
La unuaj organizitaj aktivulaj movadoj okazis en [[Bengalio]], sed ili poste ekmovadis en la ĵus formita [[Barata Nacia Kongreso]] kun elstaraj moderaj estroj kiuj serĉis nur bazan rajton por aperi en la ekzamenoj de la Hindia Civila Servo (Brita Hindio), same kiel pliajn rajtojn, ĉefe ekonomiajn, por la popolo pri la grundo. Dum la komenco de la 20a jarcento okazis pli radikala alproksimiĝo al politika memregado proponita de estroj kiel la triopo de Lal, Bal kaj Pal, [[Sri Aŭrobindo]] aŭ V. O. Ĉidambaram Pillai. Dum la lastaj stadioj de la lukto por memregado el la [[1920-aj jaroj]] antaŭen la Kongreso adoptis la politikon de [[Mohandas Karamĉand Gandhi]] por neviolento kaj [[civitana rezistado]], kaj por kelkaj aliaj kampanjoj. Naciistoj kiel [[Subhas Chandra Bose]], [[Bhagat Singh]] predikis armitan revolucion por atingi memregadon. Poetoj kaj verkistoj kiel Subramania Bharati, [[Rabindranath Tagore]], [[Muhammad Ikbal]], Josh Malihabadi, Mohammad Ali Jouhar, Bankim Chandra Chattopadhyay kaj [[Kazi Nazrul Islam]] uzis literaturon, poezion kaj prelegon kiel ilo por politika konsciigo. Feministoj kiel Sarojini Naidu kaj Begum Rokeya stimulis la emancipigon de hindiaj virinoj kaj ties partoprenon en la landa politiko. [[Bhimrao Ramji Ambedkar]] faris kampanjojn por la malavantaĝaj sektoroj de la Hindia socio ene de pli granda movado por memregado. Dum la periodo de la [[Dua Mondmilito]] okazis la pinto de la kampanjoj de la Movado Lasu Hindion estrata de la Kongreso, kaj la movado de la Hindia Nacia Armeo estrata de [[Subhas Chandra Bose]].