Puno (juro): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Puno''' estas [[sufero]] kaŭzita pro malpermesita faro, kun la celo ke oni ne faru tion plu. Ekzemploj estas [[monpuno]], [[mortopuno]], [[korpa puno]] ktp.<ref>[[PIV]] [http://vortaro.net/#puno NPIV] Alirita la 3an de majo 2020.</ref> La puno estas la kutima rimedo uzata de la [[ŝtato]] aŭ de aliaj aŭtoritatoj por reagi kontraŭ [[krimo]]j kaj [[delikto]]j, nome la limigoj de [[rajto]]j al responsuloj aŭ kulpuloj. Pro tio, la [[juro]] kiu reguligas la deliktojn estas foje nomata [[Punjuro]] aŭ [[Kriminala juro]].
 
{{redaktata}}
La puno estas difinita ankaŭ kiel sankcio (administracia decido) kiu okazigas perdon aŭ limigon personaj rajtoj de unuopulo kiu estas konsiderata responsa de la faro de punenda [[konduto]] (ago aŭ malago). La [[termino]] "puno" derivas de la [[latina]] vorto ''poena'' kaj tiu posedas [[konotacio]]n de [[doloro]] okazigita per la puno. La puno devas esti regulata per leĝo kaj atribuata de la [[Tribunalo (juro)|koncerna tribunalo]], pere de [[proceso]].
 
La moderna [[Kriminala juro]] celas proporciecon inter la delikto kaj la puno. En multaj landoj oni celas ankaŭ, ke la puno utilu por la rehabilitigo de la krimulo (kio evitas la aplikon de punoj kiel la [[mortopuno]] aŭ la [[ĝismorta malliberigo]]).
 
La [[ŝtato]] estas normiga ento kaj havas institucian karakteron, kiu permesas regi per devigo kaj limigo, pro kio en la moderna vivo estas la nura ento kiu rajtas apliki punon. Aliaj alitipaj punoj korespondas al aliaj epokoj aŭ je similsenca (metafora) senco povas esti komprenitaj en alitipaj organizoj, ekzemple [[futbalteamo]] kiu monpunas teamanon, organizo kiu kontrolas sian anaron ktp.
El estado es un ente normativo y carácter institucional, que permite regir de manera coaccionada y limítrofe, por lo tanto es el único ente encargado de suplir o aplicar una pena, ya sea de cualquier tipo.
 
== Proverboj ==