Mírzá Músá: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 17:02, 15 aŭg. 2006

Mírzá Músá, titolita Áqáy-i-Kalím (-1887) estis la sola vera frato de Bahá'u'lláh, signifante ke ili havis la saman patrinon. Shoghi Effendi nomis lin unu el la 19 Apostoloj de Bahá'u'lláh.

Dosiero:Mirza Musa.jpg
Mírzá Músá, la frato de Bahá'u'lláh

La vivo de Mírzá Músá estis tiel nedisigeble interligita kun tio de Bahá'u'lláh mem, ke sia vivo kaj fono spelugas la vivon kaj vojaĝojn de Bahá'u'lláh. Li estis integra parto de la korespondado inter Bahá'u'lláh kaj la bahaanoj. Li spertis la samajn enprizonigon, ekzilon, atakojn, kaj malhonorajn cirkonstancojn kiujn Bahá'u'lláh kaj `Abdu'l-Bahá spertis. En la historio de la Bahaa Kredo, Mírzá Músá staras kiel lojala kaj tutfidela sekvanto ĝis la fino.

Bahá'u'lláh uzis Mírzá Músá kiel ekzemplo por montri Sian respektemon al la leĝo. Kiam oficiulo esprimis heziton puni unu el la sekvantoj de Bahá'u'lláh, kiu faris krimon, Li respondis:

"Diru al li, ke neniu en tiu ĉi mondo povas pretendi rilaton al Mi krom tiuj kiuj, en ĉiuj siaj faroj kaj sia konduto, sekvas Mian ekzemplon, tiamaniere ke ĉiuj popoloj de la tero estus senpovaj malebligi al ili fari kaj diri tion kio estas deca kaj ackeptebla... Tiu ĉi frato de Mi, tiu ĉi Mírzá Músá, kiu devenas de la sama patrino kaj patro kiel Mi Mem, kaj kiu de sia plej frua infaneco akompanis Min, se li farus agon kontraŭe al la intereoj de la ŝtato aŭ religio, kaj sia kulpo estu pruvata sub via rigardo, plaĉus al Mi kaj Mi ŝatus vian agon, se vi ligus liajn manojn kaj ĵetus lin en la riveron droni, kaj malakceptus konsideri la propeton de iu ajn liaflanke."
(Shoghi Effendi, God Passes By, p. 133)

Familio

Mírzá Músá havis du edzinojn. La unua estis Fáṭimih-Ṣulṭán Khánum. Ŝiaj infanoj estis: (1) Liqá'iyyih, (2) Mírzá Majdi'd-Dín, (3) kaj 'Ali-Riḍá.

La dua edzino estis Havva Khánum. Ŝiaj infanoj estis: (1) Kamál, (2) Jamíl, kaj (3) Fu'ád.

La filo de Mírzá Músá, Mírzá Majdi'd-Dín (m. 1955) iamtempe transskribis la Epistoloj de Bahá'u'lláh, sed finfine fariĝis "la plej timeginda malamiko de 'Abdu'l-Bahá, pro sia subtenado al sia kuzo kaj bofrato Mírzá Muhammad `Alí, la ĉefrompanto de la Interligo. Li estis tiu kiu legis la Kitáb-i-'Ahd de Bahá'u'lláh antaŭ la familio post la forpaso de Bahá'u'lláh. Mírzá Majdi'd-Dín edziniĝis al Samandíyyih (m. 1904/5), filino de Bahá'u'lláh. Ili havis du infanojn: (1) Zarangíz kaj (2) Maryam. Ĉiuj idoj de Mírzá Músá fariĝis interlig-rompantoj.