Kormalsano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
}}
</ref>.
 
La [[korinfarkto]], konata popole kiel koratako estas medicina situacio en kiu la koro ne ricevas sangon pro obstrukcio en unu el la arterioj kiuj kondukas al la kormuskolo. Ĉi tiu plej ofte okazis pro hernio de la ateroma nivelo de [[lipido]]j kaj rubo-celoj. La rezulta [[iskemio]] (manko de [[oksigeno]]) kaŭzas damaĝon kaj eblan morton de kora histo. Ĝi estas medicina krizo, kaj la ĉefa kaŭzo de morto por viroj kaj virinoj tutmonde.
 
La [[perikardiito]] estas nekontaĝa malsano okazigita pro ŝveliĝo de la perikardio, nome la tavolo kiu kovras la koron. perikardiito estas kormalsano kiu kutime estas okazigita pro virusaj [[infekto]]j, ĉu gravaj ĉu malgravaj, ĝenerale produktitaj de eĥoviruso aŭ Coxsackie-viruso (laŭ studoj de mezo de la 20a jarcento). Infekto en la spirtuboj, por ekzemplo, pro normala [[kataro]], povas esti la tialo de perikardiito. Ankaŭ la bakteriaj infektoj povas rezulti en bakteria perikardiito, kvankam tio maloftas. Simile, kelkaj tipoj de mikozaj infektoj kapablas okazigi kvankam rare perikardiiton; inter la plej oftaj en imunokompetenta malsanulo estas la histoplasmozo, dum ĉe pacientoj kun imunokompromito, la agentoj estas pli diversaj, inter kiuj ''[[Candida (genro)|Candida]]'', ''[[Aspergillus]]'' kaj ''Coccidioides''.