Tanga (haveno): Malsamoj inter versioj

388 bitokojn aldonis ,  antaŭ 1 jaro
sen resumo de redaktoj
e (Amikeco movis paĝon Танга (порт) al Tanga (haveno): eraro)
{{Informkesto havenourbo|regiono-ISO=TZ}}
 
'''Haveno Tanga''' estas la dua plej granda haveno en [[Tanzanio]], unu el la tri internaciaj haveno de la lando<ref name="re2019">https://www.portstrategy.com/news101/world/africa/niras-wins-tanzanian-port-masterplan-contract</ref>. Ĝi estas ankaŭ unu el la plej malnovaj ekzistantaj havenoj en la lando. La haveno de Tanga estis konstruita de la germana Kompanio de Orienta Afriko kiel fino de la Usambara fervojo. La haveno havas jaran kapaciton de 500.000 tunoj kaj funkcias je 90% de siaj kapabloj. Grandskala renovigo estas planata por pligrandigi la kapaciton de la haveno kaj provizi alternativan itineron por la varoj enirantaj la landon, por tiu laboro estas elektita kompanio [[NIRAS]]<ref>{{Citaĵo el la reto|url=https://www.portstrategy.com/news101/world/africa/tanzania-ports-set-for-expansion}}</ref><ref name="re2019"/>.
 
Nuntempe la haveno estas servata de tri ekspedaj linioj: Delmas, Mitsui OSK Lines kaj Inchcape<ref>{{Citaĵo el la reto|url=http://www.thecitizen.co.tz/News/Rumour-Tanga-port-is--losing-business-denied/-/1840392/2563378/-/ti2xyf/-/index.html|titolo=Rumour Tanga port is losing business denied|date=2014-12-20}}</ref>.
 
== Naftodukto Tanzanio-Ugando ==
Tanzania prezidento [[John Magufuli]] kaj uganda prezidento [[ Museveni, Yoweri Kaguta |Yoweri Kaguta Museveni]] interkonsentis konstrui naftodukton al Ugando ĉe la 17-a Pintkunveno de Orient-Afrikaj Ŝtatoj en [[Arusha]] la 6-an de marto 2016. La dukto etendiĝos je 1.400 km de la baseno de la lago [[Albertlago|Albert]] ĝis la haveno de Tanga. La origina plano estis konstrui la dukton de Ugando al Kenjo ĝis la haveno de Lamu kaj la transporta koridoro Lamu-Sud-Sudano-Etiopio. La dukto kostos pli ol 4 miliardojn da usonaj dolaroj kaj provizos 1.500 laborpostenojn tra la regiono. Tri kompanioj, kiuj interesiĝas pri la projekto — Total SA, [[CNOOC|KSHNK]] kaj [[ Tullow oleo |Tullow Oil]], preferis la tanzanian itineron pro problemoj de sekureco en la norda koridoro de Kenjo. Konstruado jam komenciĝis<ref>{{Citaĵo el la reto|url=https://www.nation.co.ke/business/Tanzania-sets-date-for-laying-of-new-pipeline-/-/996/3117228/-/cnx0kpz/-/index.html|titolo=Uganda, Kenya officials to meet, Tanzania sets pipeline schedule}}</ref>.
 
== Referencoj ==
{{referencoj}}
<br />
 
[[Kategorio:Geografio de Tanzanio]]
[[Kategorio:Havenoj de Afriko]]
6 101

redaktoj