Eugénie Ferter-Cense: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
[[File:Zamenhof en Esperantista Centra Oficejo 1913.jpg|thumb|Eugénie Cense kun Sebert, Zamenhof kaj Chavet en Esperantista Centra Oficejo, 1913]]
 
'''Eugénie Françoise CENSE''' (sans), francino, multjara administrantino de la [[Esperantista Centra Oficejo]]. Ŝi naskiĝis la 9an de aprilo 1879 en Saint-Judoce, vilaĝo apud [[Dinano]]. Ŝia patro estis terkulturisto, kaj ŝia patrino estis dommastrino. Ŝi vizitis la universitaton en Parizo. Dum 1901-08 kaj ankaŭ post la unua mondmilito, ŝi loĝis en Pollando. En 1901, ŝi konatiĝis kun [[Volapuko]], sed baldaŭ fariĝis Esperantistino. Gvidis multajn kursojn en Lódz, Pollando. De 1908 post reveno al Parizo estis oficistino de la C. O. dum 15 jaroj. La 29an de januaro 1910, ŝi edziĝis al René Ferter, kiu tiam ankaŭ estis esperantisto. En 1910 la C. O. delegis ŝin por helpi al la organizo de la Kongreso de Internaciaj Asocioj en Bruxelles, en 1913 partoprenis en la nomo de la C. O. la duan Kongreson de Internaciaj Asocioj en Bruxelles-Gand kaj la Kongreson de Bibliografio. Dum la milito ŝi dediĉis sin plene al la laboroj por Ruĝa Kruco, en la kunago de la germanaj Esperantistoj pere de Holando, Skandinavaj landoj kaj Svisujo. Tio faris ŝin suspekta, ĉiu korespondaĵo al ŝi estis kontrolata. Sekretario de la UK-oj en Barcelono, Berno, Prago, redaktisto de "Bulteno por informi" eldonita de la C. O., 1915-18. EnPost 1921la unua mondmilito, ŝi denove migris al Pollando kaj estis aktiva en la varsovia Esperanto-vivo almenaŭ ĝis 1937. Ŝi mortis en [[Saint-Brieuc|San Briego]] la 14an de marto 1955.
== Verkoj ==